← Reen al B

PIV 2020 · 1636

bank¹o

bank1o
£ Ŝtata institucio aŭ privata entrepreno, kiu plenumas tre diversajn financajn operaciojn, rilatajn ekz-e al pruntoj, kambioj, vendo k aĉeto de biloj, ĉekoj ktp: havi krediton ĉe sia banko.
Publika aŭ privata servo, destinita kolekti, konservi k distribui al la pacientoj iajn vivajn organojn aŭ substancojn: banko de sango, de okuloj, de osto, de spermo.
Ĉia sistemo, kiu kolektas, konservas k disponigas informojn.
La sumo de la mono, kiun havas antaŭ si la tenanto de kelkaj monludoj: rompi la bankon (gajni la tutan sumon).
emisia banko. Banko, kiu estas privilegie rajtigita de ŝtato eldoni monbiletojn.
gena banko Kolekto de klonoj de mikroboj, en kiu ĉiu klono enhavas kopiojn de kelkaj fremdaj genoj.
hipoteka banko. Banko, kiu, akirinte kapitalon per eldono de hipotekaj biloj, pruntedonas tiun monon al proprietuloj de nemoveblaĵoj kontraŭ hipotekrajto super tiuj.
banka. Rilata al banko 1: banka firmo, bileto.
bankestro. Estro de banko.
bankismo. La banka sistemo, branĉo de la ekonomia aktiveco, kiu kreas krediton k faciligas pagojn.
bankisto. Oficisto en banko.
datenbanko 💻 Datenaro, organizita por ke la datenoj estu facile k rapide troveblaj k eventuale ŝanĝeblaj: rilata datenbanko.
deponbanko. Banko, kies specialaĵo estas preni monon en gardon je iu interezo k ĝin reprunti je pli alta interezo.
diskontobanko. Banko kiu limigas sian aktivecon al la financado de popartopagaj aferoj.
informbanko. Servo, kiu kolektas, organizas k disponigas informojn. biblioteko.
ŝparbanko. Ŝparkaso.