PIV · 1883
bibliotek¹o
bibliotek1o
1 Kolekto de libroj aŭ manuskriptoj, posedataj de unu persono aŭ institucio: li havas riĉan bibliotekon; adiaŭ al vi, mia biblioteko! K; prunta, konsulta, rondiranta biblioteko.
2 Ĉambro aŭ domo, kie oni konservas tian kolekton.
3 Bretaro aŭ ŝranko por ordigi librojn.
4 Serio de libroj eldonitaj de unu sama eldonisto en sama prezentado k pri similaj temoj: E-a Biblioteko Internacia.
5 💻 Aro da proceduroj kun ĝenerala utileco disponataj por uzado en aliaj komputilaj programoj: biblioteko de matematikaj, grafikaj proceduroj.
bibliotekisto. Oficisto komisiita pri la aranĝo, pruntedonado ktp de biblioteko 1.