PIV 2026 · Artikolo 1884

bicepso

Litero B

bicepso ANAT muskolo, precipe de la supra brako, kies du partoj estas ĉe la proksimala flanko de la membro.
braka bicepso dika duparta muskolo sur la antaŭa parto de la supra brako, inter la ŝultro kaj la kubuto. musculus biceps brachii
femura bicepso dika duparta muskolo sur la malantaŭa parto de la femuro, inter la kokso kaj la genuo. musculus biceps femoris