PIV · 1885
bicikl¹o
bicikl1o. Ciklo kun du egalaj radoj: etrada biciklo. Sin. duciklo.
bicikli (ntr) Veturi per biciklo: estas malpermesite bicikli en la parko.
bicikleto. Malgranda biciklo por infano.
biciklisto Z. Homo, kiu kutime uzas biciklon.
prabiciklo. Malnova velocipedo, kies antaŭa rado estis multe pli granda, ol la posta.