← Reen al Ŝ

PIV · 15202

★ŝrank/o

ŝrank/o. Meblo fermebla per unu aŭ du pordoj, provizita per bretoj aŭ hokoj por konservi vestojn, tolaĵojn, manĝaĵojn, teleraron k ĉiuspecajn objektojn: ŝranko kun maloftaj libroj Z; mi kaŝis ilin en mia ŝranko Z; la vesta ŝranko Z; servica ŝranko (= servicoŝranko); ŝranko por tolaĵoj; ŝranko kun skulptitaj foliaĵoj Z; itala ŝranko; sankta ŝranko (tabernaklo); vitra ŝranko por porcelanaĵoj; gantŝranketo de aŭto.
fumŝranko Vitra ŝranko en laboratorio, kie la aero estas forsuĉata, k en kiu oni efektivigas eksperimentojn kun malbonodoraj aŭ iritaj gasoj.
konektoŝranko 💻 Ŝrankoforma ujo, enhavanta konduktilojn k konektajn organojn, ekz. ŝnurparojn, baskulŝaltilojn, signallampojn aŭ signalklapojn k aliajn, uzata por retoj, por telekomunikado k.s.
manĝoŝranko. Pli-malpli granda ŝranko, kun aertruoj aŭ kraditaj flankoj, uzata por konservi manĝaĵojn ŝirme de muŝoj, musoj ktp. kredenco, telermeblo.
medicinŝranko. Pli-malpli granda ŝranko, ordinare en la banĉambro, entenanta ofte uzatajn medikamentojn, pansaĵojn ks.
monŝranko. Ŝtala ŝranko, ordinare kun sekreta seruro, por gardi monon, valoraĵojn: perforti monŝrankon.
sekigŝranko Sekigujo en formo de ŝranko.
servicoŝranko. Ŝranko, en kiu oni ordometas la servicojn.
spegulŝranko. Ŝranko por tolaĵoj aŭ vestoj, ordinare el luksa ligno, sur kies pordo estis fiksita sufiĉe granda spegulo, por ke oni povu tie vidi sin tutan.