PIV 2020 · 13978
★seks/o
★seks/o
1 Korpa k fiziologia ecaro, karakterizanta la unuopajn individuojn de vegetaĵa aŭ animala specio kiel virajn aŭ inajn, k ebliganta, ke ili kune reproduktiĝu k konservu la specion: vira (aŭ: maskla); virina (aŭ: femala) sekso; kiu estas ĝia sekso?; amasbuĉi sen distingo pri aĝo aŭ sekso.
2 La organo, ĉe kiu evidentiĝas tiu diferenco. Sin. seksorgano. ☞ jonio, kaco, lingamo, peniso, piĉo, vulvo.
3 Tutaĵo de la homoj, apartenantaj al la sama sekso: la milda, la bela, la malforta sekso (la virina); la forta sekso (la vira); ŝi estas la perlo de sia sekso; (ŝerce) la tria sekso (de la samseksemuloj).
4 Ĉio, kio rilatas al seksaj rilatoj: dum longa tempo la sekso preskaŭ tute forestis en la esperantlingva literaturo; seksofobio.
seksa
1 Rilata al la sekso: seksaj karakteroj primaraj, sekundaraj (Vd karaktero); la seksa membro Z (peniso); seksa amo Z.
2 Rilata al la kuniĝo de la seksoj: la seksaj bezonoj, interrilatoj; la seksa vivo; seksaj perversioj; seksa malsano. ☞ erotika.
sekseco. Tuto de la anatomiaj k fiziologiaj ecoj, kiuj karakterizas ĉiun sekson: la sekseco aperas nur ĉe relative supera ŝtupo de la evoluo.
seksilo. Sekso 2.
seksumi (ntr) (pp homoj) Plenumi seksajn agojn: seksumi duope, triope, grupe. ☞ amori, fiki, koiti, kopuli, sekskuniĝi. ➞ seksallogo, seksardo, seksatenco, seksperforti, seksurĝo.
seksumo, seksumado. Plenum(ad)o de seksaj agoj.
seksologo. Specialisto pri seksologio.
seksohava (pp specio) Havanta sekson.
aliseksa. Apartenanta al la alia sekso.
aliseksema. Sekse allogata de individuoj de la alia sekso.
ambaŭseksa, duseksa. Havanta ambaŭ seksojn: helikoj estas ambaŭseksaj; duseksa floro. Sin. hermafrodita.
ambaŭseksema. Sekse allogata de individuoj de ambaŭ seksoj.
neseksa. Ne havanta rilaton kun sekso: neseksa reproduktiĝo; terpomo k frago estas reproduktataj nesekse, ne per semoj; stikado k greftado estas neseksaj reproduktoprocedoj.
senseksa. Ne havanta sekson: senseksaj floroj, estaĵoj.
transseksemo. Sento, spertata de normale formita homo, aparteni al la alia sekso, kun intensa k obseda deziro ŝanĝi je seksa stato kune kun ties anatomio, por vivi sub eksteraĵo konforma al la ideo, kiun li aŭ ŝi akiris pri si.
unuseksa. Havanta nur unu sekson, aŭ viran aŭ inan: unuseksaj floroj.