PIV · 15900
★trans
★trans.
I - Prep. montranta lokon aŭ spacon, kuŝantan pli malproksime ol, k iel dividitan disde la objekto, kiun ĝi enkondukas:
1 (sen lokŝanĝo) ili loĝas kontraŭ nia domo, trans la strato; antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo Z; ili jam estas trans montoj k maro Z (malaperis); kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas Z; se trans la tombo estas viv’ ankoraŭ; ☞ cis.
2 (kun lokŝanĝo): pensoj iras trans limo sen pago k timo Z; tio estas belaj rakontoj el trans la montoj Z; la hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj Z; la limako uzis duonon da jaro por veni trans la sojlon de la pordego Z; la hirundo leviĝis alte en la aeron trans arbarojn k lagojn Z; ĵetu la pilkon trans la muron B. Rim. La diferencon inter tra ‑o k trans ‑on bone montras la jenaj Z-aj ekz-oj: mi forkuris trans marĉojn k kampojn, tra nudaj bariloj k senfoliaj arbaroj, al la libera maro Z; la jura konsilisto iris tra la Orienta strato k trans la Altpontan placon: la ponto […] estis netrovebla Z. Sed tiun distingon Z. ne ĉiam faris, k li kelkafoje uzis trans (evi) kun la senco de tra: tiu stelo tre luma, en sia kurado trans arkaĵo la ĉiela; trans la buŝon de la rigidmiena mastrino glitis nun rideto Z; aŭ de transverse sur: kavaliraĵon (ordenan rubandon) oni metas al vi trans la ŝultron Z (☞ balteo, kver/).
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
transa. Estanta trans io: la transa trotuaro; la transa bordo Z; mi ja ne kredas tiun transan mondon K.
transe. En transa loko: tio, li diris, estas nur transe de la akvo Z; la reĝoj de la Amoridoj, kiuj loĝis transe de Jordan X; tonoj sonis transe de la densa kurteno Z; siajn ĝojojn la gento Tantala trovis nur transe de l’ nokto eterna Z.
transo. Ia transa loko, regiono: li regis super la tuta transo de la Rivero X.
transaĵo. Io, troviĝanta transe: estu kiel vi volas, vi sennoma transaĵo! Z (apartenanta al la postmorta mondo).
transigi
1 Fari, ke io estu transe de io: pakoj, kiuj sur malgrandaj naĝveturiloj estis transigataj sur la bordon Z (el la ŝipoj); transigi iun per boato trans la lagon; (f) la fabelo en la daŭro de mil jaroj estis transigata (transdonata) de unu cikonio-patrino al alia Z.
2 Transturni: kiam ŝi transigis la foliojn, ili tuj returne ensaltis Z; la avino legis en sia preĝlibro, tiam la vento transigadis la foliojn Z.
3 Ⓣ Transporti desegnon de unu surfaco sur alian, aparte sur litografian ŝtonon per speciala papero.
4 Transformi: transigi alkoholon en ĝian aldehidon per oksidigo.
transigo. Nombro transportata de unu ciferpozicio al la apuda pli alta dum aritmetika operacio: pozitiva transigo (dum adicio); negativa transigo (dum subtraho). ☞ prunto.
transigilo Ⓣ Objekto aŭ aranĝaĵo, servanta por transigi energion, komunikon kc.
transiĝi. Pasi, iri en transan lokon aŭ staton: la du viroj malsupreniris de la monto, k transiĝis (Jordanon) k venis al Josuo X; baldaŭ ni transiĝos en alian loĝejon; sub la fandopunkto, la likvo transiĝas en la solidan staton.
transulo. Tiu, kiu loĝas transe.
maltrans. Cis.
netransigebla = necedebla.
III - Pref., montranta:
1 Pozicion transe de io: ĉio transmara estas ĉarma k kara Z; la transriveranoj X; translimaj amikecoj; la transmondo (post la morto); la transnacia lingvo E.
2 Iradon transen: transiri; transĵeti; transkapiĝi; transpasi; transsalti; transporti la seĝon de tie ĉi sur alian lokon Z; li donis sian leĝon al la maro, por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn X; (f) transatendi (atendi ĝis la fino de) la malbonan veteron Z; transvivi grandan doloron.
3 Movon transversan, kiu tranĉas disigan spacon: ŝi rapidis transkuri la straton, kiam du kaleŝoj pretergalopis; transiru la torenton Arnon X.
4 Ŝanĝon de loko aŭ stato: transplanti, transverŝi, transloki, transskribi; oni transdiras al li la vortojn de la loĝantoj Z; mi transdonis ilin en viajn manojn Z; transformi (doni alian formon al) dezerton en kulturejon; la akcidento transformiĝis en katastrofon (☞ ŝanĝi, aliigi, aliformigi, metamorfozi); transkurinto (☞ perfidi); mi transprenos la devon respondi.
6 ⚥ Pecon de DNA, geno ks efikanta al alia molekulo de DNA ol la propra: transaga geno. ☞ cis III, 2.