PIV · 15096
★ŝanĝ/i
★ŝanĝ/i (tr)
1 Anstataŭ unu objekton preni alian: ŝanĝi la tukojn de sia lito, sian tolaĵon, la mantelon; ŝanĝi loĝejon B; ŝanĝi la aŭtomobilon; kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu Z; ŝanĝi la tramon, la trajnon; ĉu ia popolo ŝanĝis siajn diojn? X; oni facile akceptas la lingvon de la plimulta aŭ pli kultura parto, sed religion oni ne povas tiel facile ŝanĝi, kiel oni ŝanĝas lingvon Z; ŝanĝi maljunan amanton por pli juna; sed Mia popolo ŝanĝis sian gloron je idoloj X; oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro X; (speciale: doni aŭ ricevi pli malgrandajn aŭ alilandajn monerojn) ĉu vi povas ŝanĝi miajn markojn?; li devis ŝanĝi sian lastan milfrankan bileton.
2 Fari diferenca; aliigi: ĉu negro povas ŝanĝi sian haŭton aŭ leopardo siajn makulojn? X; lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn Z; ŝanĝi sian hararanĝon; lia malsano lin ŝanĝis; ne ŝanĝu vian vivmanieron; sablaj montetoj, kiuj ofte ŝanĝas sian formon B; apartaj personoj volas ŝanĝi E-on laŭ sia bontrovo Z; en formo iom ŝanĝita de mi Z; ili volas ŝanĝi la reĝimon de la ŝtato; ili ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon X; vi ankoraŭ ĉion povas ŝanĝi Z; tio neniel ŝanĝas la aferon; tago aranĝas, tago ŝanĝas Z; lin oni ne plu ŝanĝos; ŝanĝi sian opinion Z, sian intencon Z, la temon B; ŝanĝi la paŝon (en kadenca marŝo); Ⓣ ŝanĝi la movon (la rotacidirekton).
3 Aliformigi: la feino ŝanĝis la citrolon en kaleŝon; ili ŝanĝis maron en polderojn; mi konsentas esti ŝanĝita al kafmuelilo, se tio ne estas vera!. ☞ metamorfozo.
ŝanĝo
1 Ago ŝanĝi k ties rezulto: ni ricevos ŝanĝon de la vetero Z; mi ne sciis, ke la ŝanĝo estis farita per via iniciativo Z; vidi rimarkindajn ŝanĝojn de la koloro de la lando B; ŝanĝoj estos farataj neniaj nek en la gramatiko, nek en la vortaro Z; pri iaj proponataj ŝanĝoj (en la teksto) sufiĉos nur skribi al mi la numeron de la paĝo Z; ne diru: Ha, kia ŝanĝo! Z; li meditadis pri la ŝanĝo, kiu fariĝis en li Z.
2 🅢 Apero, evoluo, malapero de sociaj strukturoj: ekonomia, kultura, politika ŝanĝo.
3 Tio, kion oni donas aŭ ricevas interŝanĝe: komercadi per ŝanĝo; (f) ne vere, la vivo de sanktulino por la vivo de kanajlo estas ŝanĝo ne egala? Z.
ŝanĝado. Sinsekvo de ŝanĝoj, aŭ procezo rezultonta al ŝanĝo: estas barbareco mortigi vulpon dum la ŝanĝado de haroj G; ekzistas multaj personoj, kiuj ĝenerale estas kontraŭ ŝanĝado Z; la celo de la neologismoj estas plibonigi la lingvon ne per danĝera ŝanĝado, sed nur per riĉigado Z.
ŝanĝebla. Tia, ke oni povas ĝin ŝanĝi: skribmaŝino kun ŝanĝebla alfabeto B; la objektivoj de la aparato estas ŝanĝeblaj.
ŝanĝiĝi. Iĝi alia; pasi de unu stato en alian: la cirkonstancoj ŝanĝiĝis al pli malbono Z; la urbo ne multe ŝanĝiĝis Z; la vetero baldaŭ ŝanĝiĝos Z; ŝanĝiĝas la sukces’ en la batalo Z; kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas Z; ĉar Mi, la Eternulo, ne ŝanĝiĝas X; tiam ŝanĝiĝis la vizaĝaspekto de la reĝo X; kvankam ili multe ŝanĝiĝis, ŝi tamen ilin (rekonis) Z; kiele senbriliĝis la oro, ŝanĝiĝis la bonega metalo! X; miaj konvinkoj iom ŝanĝiĝis Z.
ŝanĝiĝo. Paso de unu stato aŭ eco en alian: la ŝanĝiĝoj de la sorto Z.
ŝanĝiĝema. Tia, ke ĝi emas ŝanĝiĝi: hodiaŭ ni havas ŝanĝiĝeman veteron; lia filino havas ŝanĝiĝeman humoron; la ŝanĝiĝemeco de la Fortuno.
ŝanĝilo Ⓣ Peco, en maŝino, kiu servas por ŝanĝi la movon ks: rapidumŝanĝilo.
ŝanĝinda. Tia, ke oni devas ĝin ŝanĝi: se vi trovos en la nova teksto ankoraŭ ion ŝanĝindan Z.
ŝanĝisto. Tiu, kiu profesie faras la ŝanĝadon de mono.
interŝanĝi. Doni ion, por ricevi ion alian de proks. egala valoro: la eskimoj interŝanĝis kun la blankuloj peltojn kontraŭ armiloj; mi interŝanĝis la ĉevalon kontraŭ bovino Z; interŝanĝi ĉapelon je ĉapo B, bastonon por ombrelo; (abs) interŝanĝi salutojn, siajn pensojn Z; tiujn vortojn la du virinoj interŝanĝis inter si france Z; mi ja ne volus interŝanĝi kun li! (sk. lian situacion); interŝanĝeblaj pecoj.
interŝanĝo. Ago de iuj, kiuj interŝanĝis, k ties rezulto: estas bona interŝanĝo, se mi ricevus la kokinon pro la ansero Z; ĉu ni faros interŝanĝon? Z; interŝanĝo de ĝentilaĵoj.
interŝanĝa. Karakterizata de interŝanĝo(j): interŝanĝa valoro, ekonomio; mi donos interŝanĝe mian kokinon Z.
neŝanĝebla. Tia, ke oni ne povas ĝin ŝanĝi: ĉiu ordono, konfirmita de la reĝo, devas resti neŝanĝebla X; preciza k jam neŝanĝebla decido Z.
senŝanĝa. Ne suferanta ŝanĝo(j)n aŭ ŝanĝiĝo(j)n: la Fundamento devas resti absolute senŝanĝa Z; ĝi konservas senŝanĝe sian oficon Z; kiam li vidis, ke la figuro staras senŝanĝe, li diris […] Z; kun senŝanĝe afabla rideto Z; pri la senŝanĝeco de la adjektivo […] Z. ☞ senmova, rigida, ŝtonigita.
ĉevalŝanĝo. Anstataŭigo de lacaj ĉevalparoj per freŝaj danke al organizaĵo, privata aŭ regna, laŭlonge de la ĉefvojoj.
ĉevalŝanĝejo. Loko, ordinare provizita per gastejo, kie oni ŝanĝadis la ĉevalojn.
deĵorŝanĝo. Anstataŭigo de unu aŭ pluraj deĵorantoj per aliaj: la deĵorŝanĝo de la gvardio ĉe la pordego de la palaco, de skipo en hospitalo.
dekoraciŝanĝo 🎭 Anstataŭigo de dekoracio per alia, inter du scenoj aŭ aktoj: tuja dekoraciŝanĝo.
frontŝanĝo ⚔ Ŝanĝo de la direkto, al kiu rigardas la unua atakonta linio da soldatoj: fari frontŝanĝon (ankaŭ f, ekz. politike).
harŝanĝo, haŭtŝanĝo, plumŝanĝo. Perioda ŝanĝo pri la haroj, haŭto aŭ plumoj ĉe la diversaj bestoj.
lunŝanĝo. Paso de unu fazo de Luno al alia.
monŝanĝo. Ŝanĝado de mono alilanda al enlanda aŭ reciproke.
paŝoŝanĝi (ntr) Ŝanĝi tiun el la piedoj, kiu tuŝas la teron ĉe la bato de la takto.
sortoŝanĝo. Ĉiu el la diversaj ŝanĝiĝoj en la homa sorto.