← Reen al M

PIV · 10239

metamorfoz¹o

metamorfoz1o
Transformiĝo de unu estaĵo en alian: la metamorfozoj de Jupitero; la Metamorfozoj (poemo de Ovidio); (f) vi aŭdis jam pri la metamorfozo de la reĝid’ Hamleto Z.
Ŝanĝiĝo de larvo en plenkreskan beston: la metamorfozo de insektoj. mudo.  pupo 3.
Metamorfiĝo.
(f) Plena aŭ grava ŝanĝiĝo en la stato aŭ ecoj de iu: okazis feliĉa metamorfozo de lia karaktero.
metamorfozi (tr) Transformi, aliformigi.
duonmetamorfoza (pp insekto) Havanta iompostioman, ne kompletan metamorfozon (la junaj fazoj estas nimfoj): akridoj k libeloj estas duonmetamorfozaj.
plenmetamorfoza (pp insekto) Havanta kompletan metamorfozon (la junaj formoj estas unue larvoj, poste pupo).
senmetamorfoza (pp insekto) Ne havanta metamorfozojn (la ĵusnaskitoj ne notinde diferencas de la plenkreskuloj).