← Reen al M

PIV · 10238

metamorf/a

metamorf/a (pp petro) Transformiĝinta sen fandiĝo pro mekanikaj, fizikaj (precipe varmo k/aŭ premo) k/aŭ kemiaj procezoj, el kiuj rezultas apero de novaj strukturoj k kristaloj.
metamorfiĝi. Iĝi metamorfa: el metamorfiĝo rezultas perdo de akvo, dum el alteraciiĝo rezultas gajno de akvo.
metamorfismo. Metamorfiĝa procezaro: metamorfismo regiona, kontakta, montariĝa, prema, hidroterma, kolizia (pro kolizio kun granda aerolito). diagenezo.