PIV 2026 · Artikolo 10675
mudo
mudo ZOOL ŝanĝiĝo de haŭto aŭ de haŭta produktaĵo (karapaco, haroj, korno k.a.) ➞ mudighormono, metamorfozo.
mudi ntr sperti mudon: krabo mudas
mudado ago mudi, aŭ la rezulto de tiu ago: grizaj fokoj kuniĝas en foraj lokoj por reproduktado, mudado kaj ripozo LSt
mudaĵo restaĵo de haŭto aŭ de haŭta produktaĵo post mudo.
mudigi igi ion aŭ iun mudi; estigi mudon.
intermudo intervalo inter du sinsekvaj mudoj.