← Reen al H

PIV 2020 · 6210

hormon⁹o

hormon9o (kn)
Substanco, sekreciata de endokrina glando aŭ ĉelo en la sangon k transportata de tiu ĉi ĝis specifa organo, al kies funkciado ĝi efikas.
🍁 Analoga substanco, havanta diversajn (i.a. kreskigan) efikojn al plantoj, ekz. aŭksinoj.
steroida hormono Hormono, devenanta el sterolo k sekreciata de endokrina glando (i.a. kortikosurrenaj k reproduktiĝaj glandoj, placento). aldosterono, hidrokortizono, kortikosteroido.
mudighormono Vd mudo.