← Reen al S

PIV · 14796

sterol/o

sterol/o (kn) Steroido kun alkohola grupo: la steroloj estas ĉefaj komponantoj de la ĉelmembranoj, de pluraj hormonoj k vitaminoj.
animalsterolo. Zoosterolo.
ergotosterolo. Ergosterolo.
fitosterolo (kn) Sterolo karakteriza de la superaj plantoj. Sin. plantosterolo.
kolesterolo Sterolo, C27H46O, de multaj animaloj (i.a. de la homo), troviĝanta en preskaŭ ĉiuj ĉeloj, en multaj naturaj animalaj grasoj, kiel estero ekz. en lanolino (langraso), en la sango ktp; sintezata en la hepato, troviĝanta en la galo (0,06%), ĝi povas esti precipitata en la galveziko k formi kalkulusojn.
kolesterolemio Kvanto de kolesterolo en la sango.
lanosterolo. Antaŭanto en la biosintezo de kolesterolo.
plantosterolo. Fitosterolo.
zoosterolo (kn) Sterolo parenca al kolesterolo, karakteriza de la animaloj. Sin. animalsterolo.