PIV 2026 · Artikolo 14795
steroido
steroido KEMI lipido kun strukturo el 17 karbonaj atomoj aranĝitaj en kvar ringoj: multaj hormonoj, komponantoj de la ĉelmembranoj, fitoterapiaj substancoj (i.a. iuj alkaloidoj) kaj vitamino D estas steroidoj ➞ sterolo, sterido, steroida hormono.