← Reen al L

PIV 2020 · 9445

lipid/o

lipid/o Ĉiu el la naturaj esteroj el alkoholo k grasa acido, eventuale kombinitaj kun alispecaj molekuloj, k ĉiu el analogaj naturaj substancoj enakve ne solveblaj (grasaj acidoj, esteroj de glicerolo, sfingolipidoj, longmolekulaj alkoholoj, vaksoj, terpenoj, steroidoj, vitaminoj A, D k E, karotenoidoj ks): lipidoj estas unuj el la ĉefaj konsistaĵoj de la ĉeloj de la vivuloj; butero, animalaj k vegetaĵaj grasoj k oleo konsistas el lipidoj. lipo , glucidoj, proteinoj.
lipidazo. Lipazo.
fosfolipido. Malsimpla lipido el glicerolo, du grasaj acidoj k fosfatida acido, grava konsistaĵo de la ĉelaj membranoj. Sin. glicerofosfolipido. fosfatido, lecitino.
glicerolipido. Lipido, kies alkoholo estas glicerolo.
glicerofosfolipido. Fosfolipido.
sfingolipido Vd sfingo.