PIV · 12891
protein⁹o
protein9o Ⓚ Ĉiu makromolekula natura substanco, konsistanta el aminacidoj, kuniĝintaj per peptida ligo, eventuale ankaŭ kun alispecaj molekuloj: krom glucidoj k lipidoj, proteinoj estas la ĉefkonsistaĵoj de la vivuloj; ovoblankaĵo, gluteno konsistas el proteinoj. ☞ peptido.
proteinazo. Enzimo, malkombinanta proteinojn.
proteinliza. Malkombinanta proteinojn: proteinliza enzimo.
flavoproteino. Enzimo, rolanta en la ĉelaj oksido-reduktoj k enhavanta kunenzimon devenantan el riboflavino.
glikoproteino, glucidoproteino. Heteroproteino kun glucida parto.
heteroproteino. Proteino, konsistanta el aminacidoj k el neproteina parto (☞ prosteto), ekz. hemoglobino.
lipoproteino, lipidproteino. Heteroproteino kun lipida parto.
nukleoproteino Ⓚ Kompleksa proteino, precipe troviĝanta en la ĉelnukleo, k konsistanta el polipeptida parto k nuklea acido.
skleroproteino Ⓚ Fibra proteino nesolvebla en akvo, ekz. keratino, kolageno, elastino.