← Reen al P

PIV · 11998

peptid/o

peptid/o Malgranda kombinaĵo el aminacidaj radikoj ligitaj per amidaj ligoj: dipeptido, tetrapeptido, oligopeptido, polipeptido k.c. proteino.
peptida ligo. La amida ligo, -CONH-, en peptidoj k proteinoj.
peptidazo. Enzimo, katalizanta la hidrolizon de peptidoj.
enteropeptidazo Enzimo, sekreciata de la intesta mukozo k aktiviganta tripsinogenon al tripsino.
homopeptido. Peptido, ĝenerale artefarita, konsistanta el nur unu speco de aminacido: polilizino estas homopolipeptido.