← Reen al L

PIV 2020 · 9363

★lig/i

lig/i (tr)
Fiksi, malliberigi per ŝnuro, ĉeno ks, malhelpante moviĝon aŭ disiĝon: (la hundo) ne volis stari trankvile, tial oni devis ĝin ligi Z; ili forte lin ligis, tiel ke la sango preskaŭ elŝprucis el liaj okuloj Z; jen mi ligas mian dekstran manon al tiu ĉi kverka branĉo Z; la juna pastro, ligita per ŝnuroj je la manoj k piedoj Z; ni ligis garbojn meze de la kampo X; (analoge) Li ligas la akvon en Siaj nuboj X; 🍴 ligi (viskozigi) saŭcon per ovoflavo; ligi (vindokovri) ies okulojn Z; (f) ligi amikajn rilatojn kun iu Z. kateni, brunaĵo.
(f) Limigi ies liberan agadon: severe precizigi la signifon de tiu ĉi sufikso […] estas ne konsilinde, ĉar tio ĉi tute senbezone ligus nin Z; ne nomu min plu majstro, ĉar per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon Z; leĝo mallertulon ligas Z; tiujn junajn homojn oni ligadis per la promeso, ke ili ne edziĝos Z; kion ajn vi ligos (malpermesos) sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo N; esprimi al siaj delegitoj sian gvidontan (sed ne ligontan!) opinion pri la diskutotaj demandoj Z.
Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo, najbareco aŭ kaŭzeco: ligi literojn en la skribado, la silabojn en la elparolado; se la frazo havas ligantan vorton alian ekz. «kiel» […] Z; se du komplementoj estas ligataj per la vorto «kiel» […] Z; la sufikson «ar» ni devas uzi nur por esprimi aron da tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si Z; ĉion, kion Z. diras aŭ faras, oni ligas kun E. Z; pli granda pago devas esti ligita kun pli grandaj rajtoj Z; ligi utilecon kun agrableco, praktikan spiriton kun idealismo; en la unuaj jaroj la akiro de ĉiu nova E-isto estis ligita kun senfina laborado k oferado Z; lia morto estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj k malagrablaĵoj Z; E-ismo estas forte ligita kun ia interna ideo Z.
Kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj: amikoj, kiujn ligas la sama ideo, la samaj aspiroj k esperoj Z; sin ligi kun iu edziĝe, amike, per amikeco; paco ambaŭ la popolojn ligu Z; ligi du regnojn per kontrakto; (f) nur por trompi la danĝero sin ligis kun la timo Z; (analoge) ligu ilin (miajn ordonojn) por ĉiam al via koro X.
Ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj: la ĉefa linio ligas Kopenhagon kun Korsör Z; (f) aliĝi al la konstruistoj de la ponto, kiu ligas la homaron kun Dio Z; ni deziras krei ligantan ponton inter la gentoj Z.
ligo. Ago ligi k ties rezulto, i.a.:
Tio, kio ligas personojn: nur vi per sorĉa ligo min katenis Z; kiom malmulte da respekto vi havas por la ligo, kiu nin unuigas Z; se vin kun tiu reĝa domo ligas intima ia ligo Z; plej bela ligo de la […] amikeco Z; la sankta ligo de edzeco Z; tiu kiu forgesas la ligon de sia Dio X.
La tuto de la personoj aŭ organizaĵoj, ligitaj por komuna celo: forlasu tiun ĉi teruran ligon Z (de la rabistoj); projekto de statutoj por la tutmonda ligo de E-istoj Z; fondi Z, krei Z, organizi Z ligon; la Ligo de Nacioj.
Interago inter ligitaj atomoj (kovalenta, jona, hidrogena ligo; konjuga duobla ligo) aŭ molekuloj (hidrofoba ligo: malforta ligo inter akvo-neafinaj atomoj aŭ molekuleroj): unuobla, duobla ligo inter atomoj.
liga. Konsistiganta ligon, rilata al ligo: liga energio.
ligado. Agado de tiu, kiu ligas: ligado de arterio.
ligaĵo
Tio, kio estas kunligita: ŝi portis ligaĵon sur la dorso Z; ĉiu havis sian ligaĵon da mono en sia sako X; ligaĵo da paperaĵoj.
📖 Grupo de kunligitaj literoj farata per unu tipo aŭ prezentata per unu signobildo: ligaĵoj por fi, fl k.a..
ligano. Ano de ligo 2: broŝuroj dissendotaj al la Liganoj Z.
ligato Molekulo kapabla esti ligata al la ricevanta loko de alia molekulo: substrato k reguliganto estas ligatoj de enzimoj.
ligazo Enzimo kapabla ligi du molekulojn.
ligiĝi. Iĝi ligita:
baraktante li implikiĝis en la ŝnuroj k fine ligiĝis;
fianĉiĝis – por ĉiam ligiĝis Z;
prepozicio ligiĝas kun la substantivo senpere Z;
ili baldaŭ ligiĝis per forta korinklino; hidrogeno ligiĝas kun oksigeno: ili montras ligiĝemon (afinecon).
ligilo
Ĉio, kio servas por fizike ligi: leda, pajla ligilo; disigu la ligilojn de via kolo X; oleo estas ligilo en farboj.
(f) Tio, kio malhelpe ligas: de la ligil’ malnova nevolonte la lango liberiĝas Z; se en la brusto de virin’ ekflamas deziro, tiam eĉ ligil’ plej sankta ŝin ne detenas Z.
(f) Tio, kio kunige ligas: tio estis la lasta ligilo kun lia patrujo; la nuno estas ligilo inter la pasintaĵo k la estontaĵo.
ligiteco. Stato de du aŭ pluraj aferoj kune ligitaj: malvasta ligiteco ekzistas inter ambaŭ demandoj Z.
alligi
Materiale ligi al io: ĝi estis fortike alligita al la masto Z; ĉu vi povas alligi bubalon per ŝnuro al bedo? X; la akuŝistino alligis al la mano de la infano ruĝan fadenon X; alligi ŝipon al la kajo.
Kunigi aferojn per intima rilato: alligi multe da graveco al io Z (rigardi grava); alligi signifon al grupo da sonoj; sankta bildo al kiu […] la sorto de la urbo alligiĝis Z.
Kunigi personojn per forta sento: vane mi esperis, ke mi ŝin al mi alligos Z; tiu amo, kiu alligas al si reciproke gepatrojn k infanojn Z; ŝia koro estis alligita al tiu kompatinda estaĵo Z; (analoge) avide ni alligas nin al leĝo, se la pasion nian ĝi favoras Z; lia alligiteco al tiu familio. alkroĉi.
ĉirkaŭligi. Ĉirkaŭvolvi ion per ligilo: ĉirkaŭligi membron per bandaĝo, bandaĝon ĉirkaŭ membro.
disligi. Disigi, malligante: la disligo de dramo G, de intrigo. elnodiĝo.
interligi. Reciproke ligi unu kun la alia: la ĉielarko kiu interligas la teron kun la ĉielo Z; la malamo la fratojn interligis Z; interligi du traktatojn.
interligo
Reciproka ligo: ni faris interligon kun la morto X; mi starigos Mian interligon kun vi X; li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn X; la kesto de interligo de la Eternulo X; ĉi tiu (komunuma aranĝo) konsistis el interligo de apartaj korporacioj Z.
Interligiteco: li parolas sen senco k sen interligo Z.
interligiteco. Stato de interligitaj aferoj: la interligiteco de ambaŭ aferoj Z; interligiteco de du negocoj.
kunligi. Kunigi, ligante: li kunligis du branĉojn, tiel ke ili formis krucon Z; (f) mi kunligis la pasintaĵon kun la estontaĵo Z; kunligi du malfortojn por kontraŭstari al forto; tio aŭ alia, kun kio kunligiĝis liaj pensoj Z; vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj vortoj Z.
kunligo La operacio, kiu al du funkcioj ƒ k g asignas la funkcion h = gƒ, kies valoroj estas h(x) = g(ƒ(x)).
kunligaĵo La rezulto de kunligo.
malligi. Liberigi de io liganta: ofte ligis malsaĝulo k dek saĝuloj malligi ne povas Z; fr! rapide kiel la vento mi estis malligita Z; la hundo subite malligiĝis; (f) malligiĝi de partio.
religi. Denove ligi ion, kio malligiĝis: religi la laĉon de la ŝuo.
senliga (f) Ne interligita.
bridligilo 🏢 Fera ligilo kun formo de U, por kunfiksi du pecojn.
harligo. Fasko da haroj kuntorditaj k interplektitaj: kapoj belege kovritaj de abundaj harligoj Z; la doktoroj havis poste malgrandan harligeton Z. tubero.
ĵurligi. Ligi per ĵuro: la pastro ŝin ĵurligos X.
kaj-ligaĵo 📖 La signo &, origine ligaĵo el la latina vorto et, uzata kiel mallongigo de kaj en iuj naciaj lingvoj. Sin. kaj-signo.  k.
premligilo Ligilo, por haltigi la sangofluon per premado de membro.
ŝtrumpligilo (evi) = ŝtrumpotenilo. ŝelko, ĵartelo.