← Reen al K

PIV · 7607

★katen/o

katen/o
Fortika ĉeno, uzata por ligi la malliberulojn k malhelpi ilin forkuri: oni enpremis liajn piedojn en katenojn X; la malbona homo en la katenoj Z; pundoma kateno Z; memoru miajn katenojn N. ĉeno, ŝnuro, ligilo.
(f) Tio, kio malhelpas agadi, forkuri ktp: la virino, kies manoj estas katenoj X; ĉu ne devis ĉi tiu virino esti malligita el ĉi tiu kateno (paralizo) ? N; vi estas feliĉa, libera homo, sed ni havas katenojn sur la piedoj Z (devo-ligon). jugo.
kateni (tr)
Senmovigi per kateno: ĉiujn altrangulojn oni katenis X; li iras post ŝi, kiel katenita malsaĝulo al la puno X. ligi, ŝnuri.
(f) Malhelpi ies liberan agadon: dormemeco ĝis nun katenis miajn fortojn Z; nur vi per sorĉa ligo min katenis Z; disimila virin’ katenas (haltigas) tiun sangan leĝon Z; rompiĝis la ligilo, kiu katenis la senmortan animon Z; neniam superforto katenos la koron G; en lingvaj demandoj ĉiu superflua decido katenas Z (trudas malutilan ĝenon); kiu donacon prenas, tiu sin katenas Z (per ŝuldosento); ili sidis en mallumo, katenitaj de mizero Z; la katenita turmentata animo Z; katenis min tiu grandioza spektaklo. forĝi, ravi, ŝlosi.
katenado
Surmetado de katenoj: la katenado de punlaborulo.
(f) Ligado, malhelpado: senbezona katenado de la senco de «ig» Z.
kateniĝo. Stato de iu, kiu fariĝas katenita: tro rapida edziĝo – porĉiama kateniĝo Z.
alkateni. Alligi per kateno: alkateni hundon al pordo; la venkitajn reĝojn li alkatenigis al sia kaleŝo Z; (f) la reĝo Knut, kiu alkatenis Anglujon al la trono de Danujo Z; de multaj jaroj ŝi estis alkatenita al la lito Z (de malsano); vi estas alkatenita, sed al pandona arbo! Z (al bona ofico).
enkatenigi. Kateni: danĝere enkatenigi la lingvon Z.
malkateni, senkatenigi. Forpreni la katenojn: malkateni sklavon.
mankateno. Kateno kun du ŝloseblaj ringoj, per kiuj oni ligas la manartikojn de arestito.