PIV 2020 · 15169
★ŝlos/i
★ŝlos/i (tr)
1 Fermi per seruro: ŝlosu vian pordon post vi! Z; li forkuris en la preĝejon k ŝlosis la portalon Z; pordegoj, kiuj en festoj katolikaj estis ŝlosataj de ekstere, en festoj hebreaj de interne Z; (analoge) ŝlosi ĉambron B; li ŝlosos la domon por sep tagoj X; (f) alta ordono ŝlosas mian buŝon Z; ŝiaj lipoj estis ŝlositaj pro interna timego Z; ŝlosi la ĉielon X (senpluvigi). ☞ rigli.
2 Malhelpi ies eliron, ŝlosante pordon: ŝlosi iun en ĉambro B; (analoge) ili perdis la vojon, k la dezerto ilin ŝlosis Z; (f) pensoj ŝlositaj en la brusto Z.
ŝloso, ŝlosado. Ago de tiu, kiu ŝlosas.
★ŝlosilo
1 Metala peco, laŭcele tranĉita, servanta por manipuli seruron: li forgesis la ŝlosilon de sia monkesto Z; li donos al mi la vaksan premsignon de la ŝlosilo de sia sinjoro Z; falsa ŝlosilo. Rim.: Ne uzu ŝlosilo en la senco de turnilo, levilo ks.
2 🏠 Tajlita ŝtono, metita en la supro de volbo aŭ arko k servanta por kunteni per sia formo k pezo la aliajn ŝtonojn.
3 ⚔ Fortreso aŭ fortikigita urbo, kiu per sia situo donas al sia posedanto estrecon super iu maro, teritorio ks.
4 Parametro de ĉifrado, determinanta unu el la eblaj varioj de la ĉifro: ĉifroŝlosilo; ĉifrado per publika ŝlosilo.
5 (f) Tio, kio ebligas kompreni ion kaŝitan aŭ malklaran: ŝlosilo de matematika problemo; la ŝlosiloj de romano (kiu donas la verajn nomojn de la romanpersonoj); (f) jen la ŝlosilo de la mistero, de l’ enigmo; ŝlosilo de E. (Vd Ĉefeĉ-ŝlosilo).
ŝlosiloj (f) Tio, kio ebligas eniron, precipe ✞: la ŝlosiloj de la Regno (de Dio); la ŝlosiloj de Sankta Petro (la papa aŭtoritato).
ŝlosila. Rilata al ŝlosilo, precipe 3 k 5: ŝlosila pozicio; (f) ŝlosila industrio.
ŝlosilaro. Aro de ĉiuj ŝlosiloj en domo, de negocisto ks.
ŝlosilujo. Ujo el ledo ks, por teni ŝlosilojn en poŝo.
ĉefŝlosilo. Ŝlosilo, ebliganta malŝlosi plurajn serurojn, kiuj ankaŭ estas ŝloseblaj ĉiu per sia propra ŝlosilo. ☞ dirko.
enŝlosi
1 Meti ion sub ŝlositan seruron: zorge enŝlosu mian peltan mantelon.
2 Meti iun en ŝlositan ĉambron, ĉelon ks: la pastro enŝlosu la infektiton por sep tagoj X; ili enŝlosis sin tie Z; ili ricevis la permeson enŝlosi Georgon en la karceron Z; enŝlosita per kvar seruroj! Z.
malŝlosi. Malfermi seruron: malŝlosu la pordon de la ĉelo; li prenas serurrompilojn k li malŝlosas la pordon Z; (analoge) malŝlosi kondamniton.
malŝloso, malŝlosado. Ago de tiu, kiu malŝlosas: anonci malŝloson al la malliberigitoj X.
Ĉefeĉ-ŝlosilo. Malgranda vortaro de E. (laŭ la metodo de Ĉefeĉ), enmetebla en ordinaran koverton k ebliganta la komprenon de simpla letero.
ŝaltoŝlosilo 🚐 Ŝlosilo, uzata por ŝaltoseruro.
streĉoŝlosilo. Ŝlosilo por streĉi risorton de horloĝo, ludilo ks.