PIV · 16720
volb/o
volb/o 🏠 Arkoforma plafono, konstruita per ŝtonoj tiel hakitaj k aranĝitaj, ke ili kuntenas sin per sia propra pezo super la malpleno: romanika, gotika volbo; volboŝlosilo.
depremita volbo, korbansa volbo. Volbo, kies alto estas malpli granda ol la duono de ĝia larĝo.
krania volbo ❤ Kalvario 3.
superlevita volbo. Volbo, kies alto estas pli granda ol la duono de ĝia larĝo.
volba. Prezentanta volbon: volba ĉambro, kelo, kapelo.
volbi (tr) Tegmenti per volbo.
volbiĝi. Rondiĝi kiel volbo: la blua ĉielo volbiĝis super ni.
barelvolbo. Volbo en formo de kava cilindro.
eĝvolbo. Volbo, rezultanta el la kuniĝo de du barelvolboj.