PIV · 2063
bolt/o
bolt/o Z Ⓣ Kunfiksilo, konsistanta el ŝraŭbo kun kapo k ŝraŭbingo: bolto estas difinita per formo de la kapo (ĝenerale sesangulsekca), diametro, longo de la stango, longo de la kanelita parto k formo de la ŝraŭbingo; bolto utilas por kunfiksi du pecojn, trairatajn k premitajn inter ŝraŭbkapo k ŝraŭbingo. ☞ dubelo, kejlo, najlo, pivoto, sraŭbo, stifto.
bolti (tr) Kunfiksi per bolto(j).
boltilo. Ŝtala levilo, provizita per du makzeloj aŭ sesangula kavo por turni bolton: plata, reguligebla, tuba, pipforma, okulforma, klikhava bolto. Sin. boltoturnilo. Rim.: Ne uzu ŝraŭbŝlosilo en la senco de boltilo.
malbolti. Malmunti, forigante la boltojn: malbolti bronzan statuon, maŝinsoklon.