← Reen al K

PIV 2020 · 7885

klik/o

klik/o
Dentoforma levilo, uzata kun klikrado, destinita ebligi ilian relativan turniĝon en nur unu direkto: klikborilo, klikboltilo estas fakte ekipitaj per du klikoj, ebligantaj turniĝon jen unudirekte, jen alidirekte.
Mekanismo, destinita liberigi kupladon de du pecoj: kliko de fotoaparata obturilo. ellasilo.
(f, pj) Grupeto de personoj, kiu bruas pri si k ekskluzivas aliajn. koterio, klano 3.
kliki (ntr) Soni, pp kliko 2.
klikbruo, kliktinto. Klaketo, produktita de kliko 2.
kliktintado. Sinsekvo de klaketoj, produktitaj de klikaĵo.
klikaĵo. Mekanismo, konsistanta el kliko 1 k klikrado.
elkliki (tr) Fari klikbruon, ekfunkciigante la klikon de aparato: elkliki obturilon.
elklikiĝi (pp kliko 1) Eliĝi el la dentoj de klikrado.
enklikiĝi (pp kliko 1) Eniĝi en la dentojn de klikrado