PIV 2020 · 2094
★bor/i
① ★bor/i (tr) Ⓣ Fari truon ordinare cilindran en malmola materialo per frapata aŭ turnata ilo: bori ion, truon en io; tiu ilo ne povos bori betonon; bori puton X; (analoge) guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras Z; (f) eterna vico da aŭtoj boras sian vojon tra la moviĝanta kaoso; boranta doloro. ☞ spili. ➞ borspecimeno. Rim. La objekto de bori povas esti la aĵo borata (bori tabulon) aŭ la rezulto de la borado (bori truon).
boraĵo. Truo borita.
borilo
1 Mana aparato, kiu boras, turnante borpinton: elektra borilo (movata per elektra motoro); kubutborilo, krankborilo, klikborilo.
2 Borpinto.
borileto. Malgranda borilo, ordinare ŝraŭbpinta, per kiu oni boras truetojn en ligno, por faciligi la enmeton de najlo aŭ ŝraŭbo.
bormaŝino. Maŝino, uzata por fari rondajn truojn en laborpecoj.
borpinto. Ĉefa fina akcesoraĵo de borilo, interŝanĝebla laŭ la diametro de la truo aŭ la materialo borota: helice cilindra borpinto, duedre tranĉa borpinto, betonborpinto.
trabori. Bori truon tra la tuta dikeco ĝis transe: trabori monton (➞ tunelo); eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan Z; (f) trabori al iu la orelojn B; ŝiaj okuloj havis brilon akran k traborantan Z; en la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi X.
martelborilo. Elektra borilo, kiu per turnado frapas por bori ŝtonon, betonon ks.
neĝborulo. Neĝa galanto.
ŝraŭbbori = ŝraŭbinigi.
ŝtonborulo. Kn de plantoj kun radiko ŝajne traboranta rokon, precipe kritmo k saksifrago.
vermborita (pp ligno) Borita de vermoj.