PIV 2020 · 15204
★ŝraŭb/o
★ŝraŭb/o Ⓣ Cilindra aŭ konusforma peco el metalo, ligno aŭ malmola plasto, provizita per helica kanelo: ŝraŭbo estas difinita per ĝia celo (por ligno aŭ metalo; por reguligi, alĝustigi, kunpremi, fiksfermi k.a.), per la formo de ĝia kapo (mergebla, duonronda, ronda, unu-entranĉa, kruc-entranĉa, kvadrata, senkapa k.a.), per ĝia longo k ĝia diametro; ŝraŭbo estas ĉefe uzata por kunfiksado de du partoj en malmuntebla maniero; (f) streĉi ankoraŭ pli la impostan ŝraŭbon. ☞ bolto, kanelo, paŝo. ➞ helico.
Arkimeda ŝraŭbo. Speco de levmaŝino por akvo, en formo de klinita cilindro, kies interno estas provizita per helicaj parietoj.
blokanta ŝraŭbo. Ĉia ŝraŭbo, servanta por bloki moveblan parton de aparato, stativo k.a..
ĝustiga ŝraŭbo. Ĉia ŝraŭbo, servanta por alĝustigi parton de aparato, optika, elektra kc.
senfina ŝraŭbo. Tia ŝraŭbo, en kiu endentiĝas rado, uzata por transmisii movon.
ŝraŭbi (tr)
1 Turni ŝraŭbon: ĝisbloke ŝraŭbi ŝraŭbon.
2 Fiksi per ŝraŭbo(j): ŝraŭbi ĉarnirojn sur pordo.
ŝraŭbado. Ago de iu, kiu ŝraŭbas.
ŝraŭbaĵo. Ŝraŭbokanelo.
ŝraŭbaĵi. Provizi stangon aŭ truon per ŝraŭbaĵo.
ŝraŭbilo. Ilo por turni ŝraŭbon, konsistanta el forta tenilo k tigo, kies pinto estas adaptita al la ŝraŭbokapo: larĝa, mallarĝa, dika, maldika, krucoforma, sesangula ŝraŭbilo.
elektra ŝraŭbilo. Ŝraŭbilo, kies tenilo enhavas baterion k elektran motoron, kiu movas interŝanĝeblan pinton.
ŝraŭbino. Iom profunda truo en plato aŭ en metalpeco, provizita per helica kanelo k akceptonta ŝraŭbon.
ŝraŭbingo. Helice interne kanelita ringo, en kiun oni turnante enigas ŝraŭbon. ☞ aletŝraŭbingo.
ŝraŭbinigi. Fari helica(j)n kanelo(j)n ĉe truo.
alŝraŭbi. Alfiksi ion per ŝraŭboj.
kontraŭŝraŭbingo. Ŝraŭbingo turnita super alia ŝraŭbingo, por malhelpi, ke la alia malŝraŭbiĝu.
malŝraŭbi. Turni inverse ŝraŭbon, por ke ĝi eliĝu el sia truo, aŭ ŝraŭbingo.
transŝraŭbi. Ŝraŭbi trans la blokadpunkton, tiel ke oni fuŝas la ŝraŭbaĵojn k la ŝraŭbo ne plu efikas.
aletŝraŭbingo. Ŝraŭbingo, havanta du aletojn, kio ebligas turni ĝin per la fingroj, sen helpo de ilo.
borŝraŭbo. Ŝraŭbo, kies pinto estas borilo k povas eniĝi en metalon sen antaŭa borado.
streĉoŝraŭbo. Simpla aparato, entenanta fortan ŝraŭbon, kiu ebligas reguligi la streĉoforton de dratoj aŭ ŝtalŝnuregoj.