← Reen al H

PIV 2020 · 5784

helic⁴o

helic4o
Volva kurbo sur cirkla cilindro, kiu sekcas ĉiujn generantojn je la sama angulo.
Kurbo de ŝraŭbkanelo.
Alohava, ŝraŭbforma aparato, kiu rotaciante produktas puŝon aŭ tiron en aero aŭ akvo k servas por movi aviadilon aŭ ŝipon: ĝustigebla helico (kies aloj estas ĝustigeblaj al dezirata paŝo en ripozstato); variigebla helico (kies aloj estas ĝustigeblaj eĉ dum rotacio); dekstruma, livuma helico; puŝa helico (produktanta kunpremon en sia ŝafto); tira helico (produktanta streĉon en sia ŝafto).
helica
Laŭ formo de helico 1.
Movata per helico(j): helica ŝipo. rada.
helicero Unu rondiro de ŝraŭbkanelo, do tiu parto de la helico, kiu troviĝas inter du sinsekvaj sekcipunktoj de la ŝraŭbforma kurbo kun certa generanto de la cilindra surfaco (turno je 360°). paŝo.
helicoido Surfaco generita de rekto, kiu moviĝas tiel, ke ĉiu punkto trairas helicon kun donita akso.
alfa-helico (α-helico) Sekundara strukturo de proteino, konsistanta el helica polipeptida ĉeno, stabiligita de hidrogenaj ligoj.