← Reen al R

PIV · 13092

★rad/o

rad/o
Disko, turniĝanta ĉirkaŭ akso k uzata por ebligi aŭ faciligi movadon: radoj de ĉaro, aŭto, aviadilo; li falis sub la radojn de vagonaro Z; rado malbona knaras plej multe Z ( barelo); ĵeti bastonon en la radon Z (pf: malhelpi la movon); kvina rado ĉe veturado Z (tute senutila); rado de maŝino, de muelilo; libera, ekscentra rado.  bendo, nabo, ringego, rondo, spoko, ŝuo, radfaristo, radiri.
Tia organo de veturilo, horizontale aranĝita, por rompi sur ĝi la membrojn de kondamnito: ili kondamnos vin al la morto per la rado Z.
(f) Tia organo, rigardata kiel simbolo de senĉesa ŝanĝiĝo: la rado de la Fortuno (kiu iujn levas, aliajn mallevas); la rado de la vivo (en la Tibeta budhismo, nomo de la forto, kiu daŭrigas la ciklon de la renaskiĝoj); frivole estas diskuti, kio okazus, se la rado de la historio turniĝus en alia direkto.
tipopresa rado (pp telegrafio) Tiu parto de tipopresa ricevilo, kiu portas la literojn k signojn presotajn sur telegramo.
rada
Rilata al rado: rada difekto.
Provizita per rado(j): rada lito, fotelo.
radoaro. Tuto de la radoj, funkciigantaj aparaton aŭ maŝinon.
radeto. Malgranda rado, ekz. en horloĝo k.a..
radetaro. Tuto de la radetoj de malgranda mekanismo. Rim. Pro la ekzisto de la rad. radar estas konsilinde uzi ne radaro, sed radoaroradetaro.
radumi (tr) Ekzekuti sur rado 2.
durada, kvarrada, trirada ktp. Provizita per 2, 4 aŭ 3 radoj.
vicrado. Anstataŭa rado, okaze de difektiĝo.
akrigorado. Diskrado el abrazia materialo, uzata por poluri aŭ akrigi.
akvorado. Rado, provizita per padeloj, movata de fluanta aŭ falanta akvo, k servanta kiel motoro.
balancrado. Dentrado de horloĝo, sur kiun efikas la ellasilo, reguligante la movadon.
ĉenrado. Pulio, ekipita per dentoj, sur kiu endentiĝas ĉeno transmisianta la movadon: ĉenrado de biciklo.
dentrado. Rado, kies rando estas provizita per regulformaj elstaraĵoj, por ebligi sen glito la transmision de la movado al alia samspeca rado.
planeda dentradoaro. Radoaro, en kiu unu dentrado moviĝas cirkle ĉirkaŭ alia dentrado.
diskrado. Rado, prezentanta masivan diskon: aŭto kun diskradoj.
frontrado. Ĉiu el la du antaŭaj radoj de kvarrada veturilo: frontrada tirado (kiam la frontradoj estas movataj de la motoro).
inercirado. Peza rado de maŝino, kies inercio ebligas kontraŭstari momentajn rezistojn k reguligas la rotacion.
klikrado. Rado kun bevelitaj dentoj, fiksita sur akso de levmaŝino aŭ vinĉo, k en kiun kliko povas enklikiĝi.
muelrado Z. Akvorado, servanta por funkciigi muelilon.
padelrado. Rado, uzata aŭ por transdoni al maŝino la movon liveratan de akvofalo (kiel en akvomuelilo), aŭ por movi aparaton, farante puŝon kontraŭ akvomaso (kiel en radŝipo).
pelrado. Ĉiu el la radoj, kiuj ricevas la movon de la motoro k antaŭenpelas la veturilon: pelradoj de lokomotivo.
preĝorado Granda kava cilindro, en kiun la preĝantoj enmetas skribitajn preĝojn, k kiun oni turnadas.  rozario.
regrado. Mane movata rado, kiu regas la movadon de mekanika organo.
rudrorado Vertikala rado, provizita per manteniloj, per kiu oni movas la rudron de ŝipo.
smirgorado. Akrigorado el smirgo.
spokrado. Rado, kies rondo estas kunigita al la nabo per spokoj.
spronradeto. Radeto kun pikaj dentoj, servanta por sproni ĉevalon.
stirrado
Rudrorado.
Manrado de aŭtomobilo, servanta por ĝin stiri.
ŝpinrado. Aparato kun rado, movata per pedalo, pasintece uzata por ŝpini pli rapide linon aŭ lanon.
tretrado
Kava rado, instalita en la kaĝo de malgranda hejma besto, ekz. hamstro, por ke ĝi povu simuli kuradon.
Iama samaspekta aparato, uzata kiel motoro movata de besto aŭ homo: tretrado de rostostango.
trogrado. Granda rado, provizita per trogoj, por ĉerpi akvon je malsupra nivelo k elverŝi ĝin en pli altan kanaleton.