PIV 2020 · 1675
★barel/o
★barel/o
1 Ronda ventroforma ujo el lignaj kurbaj tabuletoj, kunfirmigitaj per feraj aŭ lignaj ringoj, kun du plataj fundoj, uzata por enteni vinon, akvon aŭ aliajn likvojn: barelo da vino, biero; pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo; barelo malplena sonas plej laŭte Z (plej fanfaronas senvaloruloj; ➞ glori, rado); barelbendo, barelringego. ☞ kuvo, sitelo, tino. ➞ bareltabulo.
2 Same uzata, samforma aŭ cilindra ujo el metalo aŭ plasto.
3 Malnova franca (ĉ. 220 l), nuna angla k usona mezurunuo de volumeno (ĉ. 160 l).
barelejo. Fabriko de bareloj.
bareleto
1 Malgranda barelo: bareleto da tritiko Z.
2 Cilindra ujo, en kiu troviĝas la risorto de horloĝo.
3 Turniĝa peco de revolvero, entenanta la kartoĉojn.
bareliĝi Z (f) Ventrodikiĝi, kiel barelo.
barelisto. Metiisto pri bareloj.
naĝobarelo Z. Buo.