PIV · 8926
★kuv/o
★kuv/o. Granda nekovrita vazo, ordinare rondforma, pli larĝa ol profunda, el ligno, metalo, plasto, ŝtono k.a., precipe por hejmaj uzoj: lavkuvo, bankuvo; baptokuvo; kuvo de tinkturado. ☞ pelvo, tino.
kuvego. Granda kuvo, ordinare cementita aŭ fiksita al la grundo: kuvego por mazuto; kuvego de vinfarado.
kuveto. Portebla kuvo, uzata en hejmo, en laboratorio k.a..