← Reen al P

PIV · 11952

★pelv/o

pelv/o
Ronda neprofunda vazo por likvoj: pelvo por sin lavi; pelvo de klozeto; pelvo por konfitaĵoj. kuvo, tino, pladeto.
(pelvis) (pp homo k mamuloj) Tuto de ambaŭ koksostoj (ĉiu konsistanta el la kuniĝintaj ilio, iskio k pubio) k parto de la vertebraro (sakro k kokcigo).
pelva. Rilata al la pelvo: la pelva kavo (cavum pelvis); la pelva zono (Vd zono).
pelveto
Malgranda pelvo: la kato lekadis sian pelveton; pelveto de arkebuzo (en kiun oni ŝutis la pulvon); farba pelveto (por pentristo; paletro).
Similforma organo: rena pelveto (Sin. pjelo).
pelvometrio Mezurado de la pelvo, precipe en akuŝarto.
litpelvo. Ovala pelvo, uzata de kuŝantaj malsanuloj por feki k urini.