← Reen al P

PIV · 12322

★plad/o

plad/o
Malprofunda, granda speco de telero, sur kiu oni aranĝas k disportas manĝaĵojn, disdonotajn al ĉiu kunmanĝanto: pladoj kun fiŝoj estis metitaj sur la tablon Z; ili manĝis el argila plado Z; porcelana plado; pladolevilo, pladovarmigilo. pleto.
🍴 La manĝaĵo, entenata en tiu vazo: la virino donis al ili grandan pladon da griaĵo Z; ŝi kuiradis al sia edzo la plej rafinitajn pladojn; brava batalanto kontraŭ plado bolanta Z.
🍴 Ĉiu el la diversaj manĝaĵoj, kiuj konsistigas menuon: en la restoracioj oni rajtis nur unupladan manĝon. almanĝaĵoj, entreo, deserto.
🔬 Petriplado.
pladeto. Malgranda telero, sur kiun oni metas glason, tason ktp. subtaso.
petriplado 🔬 (laŭ J. R. Petri, 1852−1921, germana bakteriologo) Duparta ujo, ordinare diskoforma, konsistanta el bazo k kovrilo, ambaŭ el vitro aŭ travidebla plasto.