← Reen al P

PIV · 12394

★plet/o

plet/o. Plato el ligno, metalo, plasto k.a., kiu servas por alporti telerojn, pladojn, glasojn, tasojn: Clemency de surprizo preskaŭ renversis la pleton de teo Z.
bakpleto. Nefiksita metala plato, kun aŭ sen malaltaj randoj, sur kiu oni bakas panon aŭ kukojn en forno.
rostopleto. Altranda pleto por rosti grandan rostaĵon, ekz. meleagron aŭ anseron.