← Reen al R

PIV 2020 · 13607

★rost/i

rost/i (tr)
🍴 Per varmego aŭ fajro kuiri manĝaĵon sur krado, sur trapikilo aŭ en kaserolo, aldonante nek akvon nek grason: rosti kokidon B, bulbojn Z, pantranĉon (toasto); surstange rosti porkidon; ne manĝu (la ŝafidon) duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro X; ili donis al li pecon de rostita fiŝo N; rostita kolombeto ne flugas al buŝeto Z. baki, brezi, friti, stufi, kebabo.  rostopleto.
Elmeti al arda varmego, ĝis nekompleta brulo, por ricevigi novajn ecojn: rosti kafograjnojn, tabakon, ercojn; rostitaj kaŝtanoj.
Elmeti al granda varmo: tero rostita de la suno; (f) sin rosti sur la plaĝo; (abs) varmege ĉi tie rostas la suno Z.
rosto, rostado. Ago de tiu, kiu rostas: dum la rostado, surverŝu la viandosukon sur la femuraĵon.
rostaĵo
Rostita viando: la odoro de rostaĵo plenigis ĉiujn ĉambrojn Z; li plenigis la tutan fornon per rostaĵo, fiŝo k kuko Z.
Toasto.
rostejo. Butiko, en kiu oni rostas la viandojn.
rostigi. Fari, ke iu rostu: rostigi sian ĉasaĵon en rostejo; (analoge) Cidkija k Aĥab, kiujn la reĝo de Babel rostigis sur fajro X (kiel torturo).
rostiĝi. Iĝi rostita: sss! la pomoj komencis rostiĝi Z.
rostilo. Aparato por rosti viandon per rostokrado aŭ rostostango.
rostmaŝino. Maŝino por rosti grajnojn aŭ ercojn.
subrosti. 🍴 Rosti nur ĝis apero de flava koloro.
acidrostaĵo. Bovaĵo aŭ ĉevalaĵo, marinita en vinagro k diversaj spicoj, poste rostita; tipa en Rejnlando k Silezio.
kradrostilo. Rostokrado.
panrostaĵo = toasto.
panrostilo. Aparato por fari toastojn.
pikrostilo. Rostostango.
ŝafrostaĵo. Peco da ŝafaĵo rostita.