PIV 2026 · Artikolo 4835
friti
Derivaĵoj en la artikolo 6
friti tr KUIR kuiri ion en bolanta oleo aŭ graso:frititaj terpomoj frititaj ovoj frititaj fiŝoj frititaj krokedoj ➞ baki, rosti.
frito terpomfrito: la nacia simbolo de Belgio, la frito, aperas kiel suprenmontranta meza fingro PPe
fritaĵo fritita manĝaĵo (fiŝetoj, benjetoj ktp). ➞ patkuko.
fritejo restoracio aŭ alia ejo, kiu vendas ĉefe fritaĵojn.
fritilo pato por friti: fajro flamigita per alkoholo ene de fritilo RPi (figurasence) elsalti el la fritilo en la fajron evitante unu problemon renkonti alian ➞ pluvo.
kirlofriti friti ion ĉe tre alta temperaturo, daŭre kirletante ĝin. ➞ trulo 2.