PIV · 12434
★pluv/o
★pluv/o. Akvo, gute teren defalanta de la densiĝintaj nubvaporoj: forta, batanta pluvo Z; la pluvo falis torente Z; verŝiĝis abunda pluvo Z; elmeti ion al pluvo; rifuĝi de pluvo; pluvo en Aprilo – por la tero utilo Z; granda nubo, eta pluvo Z; li trafis el sub pluvo en riveron (pf: en ankoraŭ pli malbonan situacion); (f) pluvo da kisoj X. ➞ pluvokvanto.
acida pluvo Vd acidiĝo.
pluvas (ntr) Falas pluvo: pluvis, kvazaŭ la akvo estus verŝata per siteloj Z; pluvas k pluvas, senfine, senhalte Z.
pluvi (f) Fali abunde: ĉiuj benoj pluvas sur ilin B; pluvas favoraĵoj, punoj, insultoj.
★pluvego. Forta, abunda pluvo.
pluvegeja ☼ (pp vivulo) Vivanta en lokoj, kie ofte pluvegas.
pluvero. Guto el pluvo.
pluveto. Etguta pluvo.
pluvigi
1 Fari, ke pluvu: ĉar Dio ne pluvigis sur la teron X; speciala kanono por pluvigi.
2 Fari, ke falu io el la ĉielo: Mi pluvigos tre grandan hajlon X, sulfuron k fajron X, karbojn X, panon X, manaon el la ĉielo X; (f) pluvigi batojn sur ies dorson.
pluvujo. Cisterno.
pluvimuna. Ne tralasanta pluvon: pluvimuna mantelo.
pluvmetro, pluvometro. Ilo por mezuri la kvanton de falinta pluvo.
pripluvi (tr) Akvumi per pluvo: unu kampo estis pripluvata, k alia, ne pripluvita, elsekiĝis X.
nebulpluvo. Pluvo el tre maldikaj pluveroj.
neĝopluvo. Falado de malseka neĝo.
orpluvo. Laburno.