PIV · 5519
★gut/o
★gut/o
1 Pli-malpli regule sfera ereto de likvo: guto da roso falis Z; gutoj da akvo troviĝis sur ili Z; kiu naskigis la gutojn de roso? X; la guto de la pluvo k la larmo de ĝojo kunfandiĝis en unu guton Z; fali guto post guto Z; pezaj larmoj falis per grandaj gutoj sur la plankon Z; senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras Z; se gut’al gut’ aliĝas, maro fariĝas Z; unu sola guto la glason plenigas Z (ne trouzu ies paciencon).
2 Malgranda kvanto da likvo: neniu alportis al la birdo guton da akvo Z; nun eĉ la lasta guto (el la kruĉo) estis eltrinkita Z; jen la popoloj estas kiel guto el sitelo X; se unu gut’ de l’ sango mia restus trankvila […] Z; elverŝi sian sangon ĝis la lasta guto; plena glaso da vino sed kun guto da veneno Z (➞ infekti, ovo); ĝi estas guto en la maro (io sen efiko).
3 Iom da io abstrakta: ne ekzistas eĉ guto da senco k logiko en tiuj spritaj mokoj Z (☞ ero, grajno, ombro 6); pli helpas guto da feliĉo ol barelo da saĝo Z.
4 ⚕ La plej malgranda facile apartigebla kvanto da likva kuracilo: ordinare sufiĉas adstringaj gutoj Z; trinku tiun medikamenton po dek gutoj vespere; gutflakono, gutboteleto.
5 🏠 Ĉiu el la konusformaj ornamoj, vice metitaj sub dorika kornico.
★guti (ntr)
1 Fali, flui en gutoj: ne gutas mielo el la ĉielo Z; verŝiĝas la nuboj k gutas sur multe da homoj X; de miaj manoj gutis mirho X; sango gutis el lia nazo.
2 Lasi fali de si kvazaŭ en gutoj: viro kun la gutantaj haroj Z (post bano); la signoj de viaj piedoj gutas per graso X; (tr) liaj lipoj gutadas mirhon X.
gute. Sub formo de gutoj; guton post guto: feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue Z.
gutado. Elverŝiĝo en gutoj: malpacema edzino estas kiel konstanta gutado X (same teda).
guteti. Guti per maloftaj aŭ maldikaj gutoj.
guteto. Malgranda guto: nebulaj gutetoj.
gutigi
1 Aliformigi en likvon k gutadi: gutigu, ho ĉielo de supre! X; la nuboj gutigis akvon X; lia ĉielo gutigas roson X.
2 Faligi gutojn, verŝi pogute: la vento gutigis la arbojn; atente gutigu la kuracilon!.
gutiga. Servanta por gutigi 2: gutiga flakono, tubeto, vitra stangeto.
gutigilo. Vitra tubeto, provizita per kaŭĉuka kapuĉeto k uzata por verŝi difinitan nombron da gutoj.
gutujo
1 🏢 Defluilo en formo de duoncilindro, metita ĉe la bazo de tegmento.
2 Speco de pato, metita sub rostiĝanta kokino aŭ alia viandopeco, por ricevi k kolekti la grasgutojn.
degutadi. Gutadi de io.
degutigi. Fari, ke la tenata likvo gutu el aŭ de io.
degutigilo. Hokaro, sur kiun oni povas pendigi botelojn ktp, por ke la restaĵo likva degutu.
elguti. Guti el io: la montoj elgutigos dolĉan sukon X.
enguti. Fari, ke likvo gutu en ion: okulakvo, kiun la paciento mem povas al si engutadi Z; ili devas esti engutataj ĉiutage Z; engutu atropinon en la dekstran okulon; nitra arĝento, kiun oni uzas por ŝmirado aŭ por engutado Z.
traguti, tragutadi. Traiĝi tra io k fali en gutoj: pluvo tragutadis tra la tegmento.
pogute. Guton post guto.
pogutigi. Malrapide enverŝi (medikamenton): envejna pogutigado.
pogutigilo. Aparato por pogutigi medikamenton.