PIV · 4567
flakon/o
flakon/o Z
1 👥 Boteleto por parfumoj, medikamentoj, likvoroj, plejofte fermita per ĝustege adaptita ŝtopilo el la sama materialo. ☞ fiolo, karafo.
2 Ⓚ Ĝenerala vorto por ne tre grandaj laboratoriaj vitraj ujoj: konusa flakono; suĉfiltra flakono. Rim. La vorton botelo oni ofte povas uzi por la samaj objektoj, sed oni ĝenerale pensas pri pli dika vitro; balono same, sed ĝi estas ĉiam ronda.
ŝprucflakono. Flakono, kun specialaj ŝtopilo k premilo, per kiu oni ŝprucigas malgrandajn kvantojn da likvo: laboratoria ŝprucflakono; ŝprucflakono por parfumo.