← Reen al B

PIV · 1596

balon²o

balon2o
Aerostato: libera, direktebla balono; (f) nian broŝuron ni sendis nur kiel provan balonon Z.
Ĉiaspeca ronda ujo, precipe el vitro, uzata en laboratorioj: balono da oksigeno; frakciiga, distila balono. ampolo, bokalo, flakono, retorto.
baloneto
Ĉiu el la aerfakoj interne de aerŝipo.
Malpeza ludilo el kaŭĉuko, kiun oni plenigas per aero aŭ malpeza gaso k tenas per maldika ŝnureto.  pilko.
balonbarilo Vd bari.
distilbalono Vitra, laboratoria distilujo.
katenbalono. Balono, alligita al la tero per kablo.
provbalono (f) Eksperimento, farita por sondi la opinion de la publiko pri nova afero.
sondobalono. Balono, provizita per registraparatoj, kiun oni sendas en la altan atmosferon.