PIV 2020 · 12192
★pilk/o
★pilk/o
1 Ĵetglobo, ordinare el pli-malpli elasta materialo, uzata en diversaj ludoj.
2 Pirforma kaŭĉuka ujo, kiu finiĝas per tubeto, k kiun oni premas por eligi la entenatan aeron aŭ likvon: klisterpilko; vagina pilko.
akvopilko. Sporto simila al manpilko, ludata en naĝejo.
bazopilko. Usona varianto de kriketo.
flugpilko. Retpilko.
korbopilko. Sporto, en kiu du kvinhomaj teamoj penas enĵeti pilkon en kontraŭan pendantan korban golejon.
kvarmurpilko. Skvaŝo.
maleopilko. Poloo.
manpilko. Sporto, en kiu du sephomaj teamoj penas mane enĵeti pilkon en kontraŭan golejon. Sin. handbalo.
piedpilko. Futbalo k ties variantoj: usona piedpilko.
retpilko. Sporto, en kiu du seshomaj teamoj, lokitaj ambaŭflanke de reto, penas faligi pilkon en la kontraŭan terenon post ĵeto super la reto. Sin. flugpilko, volejbalo.