PIV 2026 · Artikolo 2051
boksi
boksi ntr SPOR batali per pugnoj nudaj aŭ gantitaj: sufiĉe da kuraĝo, por boksi kun la diablo mem Z
bokso ago boksi. ➞ boksoganto.
boksado sporto, en kiu batalas du boksistoj: angla boksado franca boksado Sin. boksarto.
boksisto sportisto, kiu boksas.