PIV 2020 · 5032
★gant/o
★gant/o
1 Vestpeco, kiu kovras la manon: surmeti, surŝovi gantojn; gantoj el ledo, silko, lano, punto; (f) ĵeti la ganton al iu B (defii al batalo); (f) delevi la ganton (akcepti la defion).
2 Samforma objekto, destinita al diversaj uzoj: kaŭĉuka ganto de dommastrino, de kirurgo; leda ganto de pilkludanto, de boksisto.
ganti (tr) Surmeti ganton al iu; provizi per ganto.
gantisto. Tiu, kiu elfaras aŭ vendas gantojn.
sengantigi. Deŝovi de iu la gantojn.
duonganto. Speco de ganto, kovranta la manon nur ĝis la dua falango de la fingroj.
boksganto. Leda remburita ganto.
ferganto. Ledganto kovrita per ferlamenoj, parto de la mezepoka armaĵo.
fornoganto. Remburita tuko aŭ ganto por teni varmajn kuirilojn.
mufganto, pugnoganto. Varmotena ganto, kun unu sola aparta tubo por la dika fingro.