← Reen al M

PIV · 10680

★muf/o

muf/o
Remburita cilindro el pelto kun centra tubo, en kiu oni enmetas ambaŭflanke la manojn, por varmigi ilin: zibela mufo Z.
Cilindroforma teksaĵo el ardigebla, sed ne bruligebla substanco (ekz. asbesto), uzata por plibriligi flamon: inkandeska mufo.
Dikvanda kava cilindro, uzata por sekurigi la kunligitecon de du ŝaftoj aŭ du tuboj: juntiga mufo; glata mufo.
mufi (tr) Provizi (tubojn, aksojn ktp) per mufo.
kablomufo Fermita ujo, kutime lokita subtere, al kiu la ekstremaĵoj de kabloj aŭ de konduktiloj estas enigitaj, por konekti ilin k por ŝirmi la junton kontraŭ mekanika influo k malsekeco.
manmufo. Mufganto.