PIV · 6974
junt/o
junt/o
1 Ⓣ La kuniga interspaco inter du kunigitaj ŝtonaj, brikaj, metalaj aŭ lignaj pecoj, kiun oni plenigas per gluo, mastiko, mortero.
2 La kunigo mem: transira junto (ekz. inter du tuboj de malsamaj diametroj). ☞ interfaco, borno, klemo.
3 ⊕ Interspaco inter du disiĝintaj, sed ne delokiĝintaj, masoj de petroj aŭ terenoj: tavoljunto (junto inter du sinsekvaj sampetraj tavoloj); diaklazo estas tektona junto.
4 ☐ ⏚ Kunigo de diversaspecaj duonkonduktantoj: pn-junto (p = pozitiva regiono, n = negativa regiono) formas diodon; npn-junto aŭ pnp-junto faras transistoron.
5 Λ Lingve signifa limo inter du morfemoj aŭ sintagmoj; simb.: # (ekz. la#fiŝo, l’ #afiŝo).
6 Σ Kunigo de homoj diktatorece regantaj (plej ofte militistoj regantaj post puĉo): la junto regis ĉi tiun latinamerikan landon dum pli ol dek jaroj M.
junto per foldo k lango Ⓣ Junto, farita el du tabuloj, de kiuj unu havas foldon, la alia langon.
junto per tenono k mortezo Ⓣ Kunigo, en kiu elstara peco (tenono) estas enigita en precize samforma k sam-dimensia enĉizaĵo (mortezo).
denta junto Ⓣ Junto, farita per rektaj tenonoj; plurdenta tenonkunigo.
duonuma junto Ⓣ Junto, en kiu la du pecoj estas kunigitaj per duonigo de ilia dikeco.
juntejo ⏚ La elektre k mekanike konekta ejo inter la ekstremaĵoj de du kabloj.
lutjunto ⏚
1 La plenigita fendo inter du kunlutitaj metalaj pecoj.
2 Kablomufo.
nudjunto Ⓣ Tabula kungluaĵo sen foldo k lango.
platjunto Ⓣ Junto, kunigo inter du reloj, sojloj, traboj ks per plato konsistanta el la sama materialo, kiu surkunigas la du apudajn ekstremojn.
junti (tr)
1 Kunigi per junto.
2 Ⓣ ⏚ Fari junton ĉe tuboj aŭ kabloj; kunligi la konduktilojn (cirkvitojn) de kablo en juntejo aŭ kabloŝakto.