PIV · 4230
fac⁸o
fac8o Ⓣ 💡 Ĝenerale ebena parto de la surfaco de objekto, limigita de geometria figuro: faco de glitvalvo, de martelo, de amboso. ☞ flanko, surfaco.
2 ∆ a) Ebena parto de la surfaco de solido. b) (pli ĝenerale) Ebena parto de la rando de geometria figuro kun kodimensio 1: p-dimensia simplekso posedas p+1 facojn. ☞ edro, latero.
★faceto. Malgranda faco: la facetoj de brilianto, de kristalo, de la okuloj de insekto; artika faceto de osto.
faceti (tr) Fari facetojn sur: faceti diamantojn.
interfaco Ⓣ Tiu parto de aparato, kiu konektiĝas kun kongrua parto de alia aparato; la loko, aŭ la preskribita maniero, en kiu du partoj de kompleksa sistemo interkonektiĝas: interfaco por flankaparato; interfaco de mastruma sistemo, programo, proceduro. ☞ fasado, junto. ➞ bloko.
kontaktofaco Ⓣ La surfaca areo de tuboflanĝo, servanta por hermetigi la tubokunigon.
martelfaco Vd martelo.