PIV 2026 · Artikolo 4580

★flanko

Litero F★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 35
  1. flanka
  2. flanke
  3. flanke de
  4. flanke/n
  5. flanki
  6. flankaĵ/o
  7. flanke/n/iĝ/i
  8. flankum/it/a
  9. alflankiĝ/i
  10. aliflanke
  11. ambaŭflanke
  12. bild/oflanke
  13. bild/oflanko
  14. ĉi-flanke
  15. ĉiuflanke
  16. deflankiĝ/a
  17. deflankiĝ/i
  18. flankiĝ/i
  19. deflankiĝ/o
  20. dors/oflanko
  21. duflanka
  22. front/oflanko
  23. kap1oflanko
  24. kontraŭflanke
  25. kvarflanka
  26. mond/oflanko
  27. mondflanko
  28. multflanka
  29. mult/eflanka
  30. ombr/oflanko
  31. sunoflanko
  32. talusoflanko
  33. unuflanka
  34. unuflanke
  35. vojflanko
★ flanko
1 dekstra aŭ maldekstra parto aŭ rando de homa aŭ besta korpo: meti la manojn al la flankoj koksoj havi sabron ĉe la flanko Z la korno, kiu pendis ĉe lia flanko Z ŝi havis longajn ondantajn flankojn baldaŭ li rulis sin sur la alian flankon en lito Z ŝia patro komforte balancas ŝin de unu flanko al alia Z stari ĉe ies dekstra flanko MT ili veturis kune , flanko ĉe flanko Z ŝi elkreskis ĉe mia flanko sub mia gardo Z sproni la du flankojn de ĉevalo ➞ flankopiko.
2 (analoge) ĉe io relative simetria dekstra aŭ maldekstra parto aŭ rando: la flankoj de ŝipo ➞ babordo, tribordo la venta flanko pli proksima al la vento flanko de domo flanko de katedralo flanko de scenejo flanko de strato flanko de rivero ŝirmi la flankon de marŝanta armeo
3 parto aŭ surfaco de objekto, kontraste al la ceteraj: la du flankoj de monto la du flankoj de paperfolio la du flankoj de ŝtofo ĉiu medalo du flankojn posedas proprasence kaj figurasence Z starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo FE La interna flanko de la kovrilo estis ornamita per pejzaĝo Z vento ekturnis la flankojn de ŝia nigra tuko Z antaŭa, posta, dekstra, maldekstra flanko de domo antaŭa, posta, dekstra, maldekstra flanko de skatolo ➞ edro, faco, latero.
4 direkto kontraste al la aliaj: oriente, sur la flanko de sunleviĝo MT sur la orienta flanko MT turni sin al alia flanko oni ĉirkaŭbatas vin de ĉiuj flankoj Z vi ĉirkaŭis ilin de ĉiuj flankoj B ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi Z ŝi direktis sin en la alian flankon Z ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn FE lumigante per la lanterno en ĉiujn flankojn ni dissendos manifeston al ĉiuj kvar flankoj de la mondo ➞ fino Z
5 (figurasence) aparta aspekto de afero aŭ situacio: preni ion el la plej bona flanko konsideri ion el la plej bona flanko cigaredoj estas mia malforta flanko vundebla loko Z malforta flanko de argumento ĉe ambaŭ flankoj, tiu afero estas malbone komencita ĉiu arto posedas du flankojn Z malsaĝulo de ĉiuj flankoj Z sur ĉiu flanko nur manko kaj manko Z de unu flanko de alia flanko ➞ aliflanke de alia flanko vi ne kredas je Dio Z
6 partopreno de iu en ia faro: tia senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko fare de mi; laŭ tio, kio koncernas min Z la projekto eble bezonos klarigojn de mia flanko Z tiu sciigo venas de bone informita flanko por gardi nian lingvon kontraŭ anarĥio de la flanko de apartaj personoj Z tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto Z la propono de la mono ne estis ia malnoblaĵo de la flanko de la proponintoj Z malgraŭ ĉia batalado de la flanko de la rutinuloj Z la malfeliĉo estis tute sur mia flanko Z sur nia flanko apogante nian partion estas ankaŭ la leĝoj de la logiko Z
7 ĉiu el la du familiaj linioj: onklo sur la patra flanko sur la patrina flanko
flanka
1 estanta ĉe flanko: flanka parto de domo flankaj statuoj ĉe pordego flanka vojo disiĝanta de alia Esperanto devas sin alkonformigi ne al la gustoj de ĝiaj flankaj rigardantoj, sed al la oportuneco de ĝiaj efektivaj uzantoj! Z
2 (figurasence) malĉefa aŭ negrava: afero flanka Z flankaj personoj Z flankaj detaloj flankaj konsideroj
flanke
1 sur sia propra flanko: la ŝipo kuŝas flanke flanke porti saketon
2 aparte de iu konkreta objekto; neapude: mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis Z
3 aparte aŭ ekstere de la afero: se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke Z ni devas nin teni tute flanke de la Delegacia Komitato Z lasi flanke ne enkalkuli, ne priatenti, preterlasi, nezorgi lasante tute flanke la demandon pri Z
flanke de
1 ĉe la flanko de iu aŭ io; ĉe; apud: flanke de ŝi kuŝis branĉo kun belegaj maturaj beroj Z flanke de la faraonoj kaj ofte super ili estis la pastroj B stari flanke de la estro sidi flanke de la fenestro
2 aldone al io; krom: flanke de tiu fabriko oni fondis filion flanke de tio, oni devas ankaŭ diri, ke
3 (evitinde) = de la flanko de: por eviti persekutojn flanke de la registaro ➞ fare de.
flanken
1 en direkto al la flanko: flanken, sinjoro! cedu la lokon FE la anserknabino rapidis peli sian gregon de la ponto flanken Z ŝi rigardis flanken per malŝata rigardo Z kelkaj legantoj metus la libron flanken ne plu legus Z
2 SPEK tiel parolante, ke la aliaj rolantoj estas supozataj ne aŭdi, aŭ alparolante iun, kiu ne estas sur la scenejo: kion vi komprenas sub tio ĉi? (Flanken) Ĉiam pri mia filino Z
flanki tr ŝirmi, kovri aŭ okupi la flankon de io: taĉmento de kavalerio flankis la infanterion palaco flankita de du turoj
flankaĵo
1 flanka parto: la flankaĵoj aloj de la kastelo
2 akcesora, malgrava afero: tio estas nur flankaĵo en la diskuto
3 HERA figuro en formo de vertikala larĝa strio ĉe iu flanka rando de la bildo, tuŝanta ĝin.
flankeniĝi iri flanken, forlasinte sian pozicion aŭ sian direkton: ili flankeniĝis de la ŝoseo SEn la kurtenoj flankeniĝas, aŭ almenaŭ ekŝvebas FSz (figurasence) nia disputo jam flankeniĝis de la temo SSz ➞ devii.
flankumita HERA akompanata ambaŭflanke.
alflankiĝi
1 MARN meti sin laŭlonge de alia ŝipo.
2 aliri aŭ alpaŝi al iu.
aliflanke sur la alia flanko (precipe flanko 4 kaj flanko 5): aliflanke de la fervojo FSz sed aliflanke laŭ alia opinio talento eĉ la plej alta estas forto primitiva Z
ambaŭflanke sur ambaŭ flankoj: ambaŭflanke de ŝi staris statuoj Z
bildoflanke sur la bildoflanko: afranki poŝtkarton bildoflanke
bildoflanko tiu flanko de monero, poŝtkarto k.s., kiu prezentas bildon.
ĉi-flanke sur la flanko pli proksima al la parolanto; sur tiu ĉi flanko: ĉi-flanke de la fera kurteno ĉi-flanke de la limdato Ko ➞ cis.
ĉiuflanke
1 sur ĉiu flanko: li ekrigardis ĉirkaŭen ĉiuflanke Z
2 en ĉiuj rilatoj, aspektoj: ĉiuflanke elprovita lingvo Z
deflankiĝa tia, ke ĝi deflankiĝas: deflankiĝa respondo deflankiĝa demando Z
deflankiĝi, flankiĝi
1 dekliniĝi aŭ devojiĝi de iu loko aŭ vojo.
2 (figurasence) dekliniĝi de iu devo aŭ temo; ekstertemiĝi: mi flankiĝadis de tiuj ĉi reguloj nur tie, kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancoj Z
deflankiĝo ago de iu, kiu deflankiĝas:vi en kelkaj tre mulmultaj vortoj trovas deflankiĝon de tiu ĉi regulo Z la sinjorinoj, post kelkaj facilaj deflankiĝoj evitemaj respondoj favore konsentis kaj komencis la dancon
dorsoflanko tiu flanko de monero, medalo k.s., kiu estas kontraŭa al la kapflanko.
duflanka prezentanta du flankojn: duflanka argumento
frontoflanko, kap1oflanko tiu flanko de monero, medalo k.s., kiu prezentas kapon (de reĝo ktp). ➞ bildo.
kontraŭflanke
1 ĉe aŭ sur la kontraŭa flanko: la hundoj densiĝis en unu aron kontraŭflanke de la areno LiZ
2 kontraŭe 3: vi estas pli eble mokinda — sed kontraŭflanke eĉ iom kompatinda VVi
kvarflanka prezentanta kvar flankojn: kvarflanka ŝraŭbingo ➞ kvarangula.
mondoflanko, mondflanko ĉiu el la kvar (laŭ antikvaj kredoj) direktoj de la tero kaj ĉielo: kun la vizaĝo turnita al la oriento, t.e. al tiu mondflanko, kie troviĝas Jeruzalem Z
multflanka, multeflanka prezentanta multajn flankojn; kompleksa aŭ diversaspekta: la plej altnivela kaj multflanka serioza eseisto esperanta MBo multflanka analizo de la problemoj OE
ombroflanko tiu flanko de monto, kiu ricevas malpli da sunlumo.
sunoflanko tiu flanko de monto, kiu ricevas pli da sunlumo.
talusoflanko deklivo donita al fosaĵo, tranĉeo aŭ terplenigaĵo:sublavado de talusflanko firmigo de talusflanko
unuflanka rilata al nur unu flanko; prezentanta nur unu flankon: unuflanka promeso unuflanka sindevigo absurde unuflankaj sintenoj ILa gazeto unuflanka, ĉar oni devis ĝin ie alpingli AGr
unuflanke de, ĉe aŭ rilata al unu flanko: senforteco unuflanke kaj respondeco kaj bezonoj duaflanke Z unuflanke estis la aŭstroj, aliflanke la francoj FSz li turnis sin unuflanken kaj aliflanken MT
vojflanko vojrando.