PIV · 13167
★rand/o
① ★rand/o
1 Ĉirkaŭa ekstrema parto de la surfaco de objekto, rigardata laŭ ĝia longeco: rando de telero, kadro Z, tablo, lito Z; rando de boato Z; la randoj de iliaj (pagodaj) tegmentoj estas turnitaj supren B; sidiĝi sur la rando de la puto Z, de foskavo Z; rando de vesto Z; li kaptis ŝin je la rando de la tuko Z. ☞ eĝo. ➞ randegaligi.
2 Videbla linio, kie finiĝas ia etendaĵo en la spaco: la marmora sfinkso ĉe la rando de la dezerto Z; la rando de ĝardeno Z, de la arbaro Z, de akvo Z; al vi venos nacioj de la randoj de la tero X; (analoge) la domo pleniĝis de rando ĝis rando Z; (f) troviĝi ĉe la rando de la ruino, de la morto (➞ sojlo). ☞ bordo, limo.
3 ∆ (pp aro en topologia spaco) La fermaĵo de la aro minus ties malfermaĵo.
randa. Rilata al la rando.
randaĵo. Io, kio markas la randon de objekto: la randaĵo de ĉapelo, de drapo; metala randaĵo de skribtablo; silka randaĵo de ĵaketo; draprandaĵoj ĉirkaŭ la pordo gardis kontraŭ ĉia trablovo Z; trotuarrandaĵo (bordero). ☞ flanĝo.
randumo. La ĉirkaŭa surfaco de objekto, rigardata laŭ ĝia plej mallarĝa dimensio: strekita randumo de monero, medalo; randumo de tabulo; randumo de rado; reliefa, eluzita randumo de pneŭmatiko. ☞ kento.
ĝisrande. Ĝis la rando: du ĝisrande plenaj tasoj da teo Z.
akraranda. Havanta akran randon: akraranda peco de rompita glaso Z; akraranda glavo.
boatrando. Ĉiu el la flankaj randoj de boato, kie en remboato estas fiksitaj la remiloj.
dekstrarandigi 📖 Dekstrigi.
klinrando. Bevelo.
ŝiprando. Pavezo: la vento forblovis ŝin trans la ŝiprandon Z.
tranĉrando. La maldikigita k akrigita rando de tranĉinstrumento: la tranĉrandoj de la plugilferoj k de la fosiloj k de la tridentoj k de la hakiloj k de la pikstangoj malakriĝis X; la sunaj radioj flame rebrilis de la ŝtala tranĉrando B. ☞ eĝo.
vundorando. Konturo de vundo, laŭ la linio de la disŝirita haŭto.