← Reen al S

PIV 2020 · 14487

★sojl/o

sojl/o
🏠 Transversa ŝtono, trabo aŭ tabulo, formanta la bazon de pord-aperturo: sojlo el eluzita grejso; hezite li staris sur mia sojlo; elbatadi ies sojlon Z (por esti akceptita); Mi punos ĉiujn, kiuj transsaltas la sojlon de sia sinjoro X.
🏢 Io simila al sojlo 1: sojlo de fenestro, de mingalerio, de kluzofundo. lintelo.
(f) Komenco: ĉe la sojlo de la jaro, de la vintro, de la maljuneco; ĉe la sojlo de la dezerto; stari sur la sojlo (esti tuj okazonta).
💡 Lima valoro de varianto, sub kiu ne povas aperi iu fenomeno: sojlo de senseblo, de aŭdeblo, de utila sonaŭdeblo, de urina elimino; sojlo de flokiĝo. krita.
🌄 Barforma altiĝo de rivera, mara aŭ glaĉera fundo.
subsojla Ψ Troviĝanta aŭ okazanta sub la sojlo de konscio: subsojla percepto (persensa ekkono sufiĉa por estigi reagon, kvankam la subjekto ne konscias la sensatan aŭ sensitan objekton).