← Reen al A

PIV · 978

apertur⁶o

apertur6o
👥 Tiu malplena loko kiu ebligas eniĝi aŭ eliĝi el korpo, maso, objekto ks: gardu la aperturon de via buŝo X; alrulu grandajn ŝtonojn al la aperturo de la kaverno X; la fenestra aperturo fermiĝis Z; aperturo de sako Z, de tubo, de puto Z; aperturo por la kapo en mezo de tuniko Z. malfermaĵo, fendo, faŭko.
Grado de malfermiteco: numera aperturo de objektiva lenso; 🏢 (pp supervoja ponto) vertikala aperturo de ponto (libera alto sub la plej malsupraj partoj de la ponto).
kloakaperturo. Putforma ŝakto, ordinare vertikala, tra kiu laboristo povas malsupreniri en kloakon, k kies supron fermas gisa diskego aŭ plato. kloakfaŭko.