PIV · 16082
★tru/o
★tru/o
1 Malplena interspaco, kava loko en solida korpo: sakon kun truo vi neniam plenigos Z; ŝiri truon en sia vesto; pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo Z; ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo Z; ĝi trabatis per la beko truon en la fenestra aperturo Z; malbona vojo kun multe da truoj Z; en fremda tegmento li flikas truon Z; li drinkas, kiel truo; (f) fosi unu truon, por plenigi alian (deprunti por pagi ŝuldon); mia mono servis por ŝtopi tre rimarkindajn truojn Z; li havas truon en la manplato (li estas malŝparema); truon de l’ honoro flikos neniu tajloro Z; 🔭 nigra truo (Vd nigra 1).
2 Aperturo, normale aranĝita en aparato: mi vidis lin tra la truo de la seruro Z; mia amato etendis sian manon tra la truo Z; la tria truo de la harmoniko estas ŝtopita; fajfi laŭ la truo de ŝlosilo; elflua truo de paraŝuto.
3 Kaverneto kun mallarĝa enirejo, kie loĝas besto: se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas Z; la vulpo jam devos eliri el sia truo; k suĉinfano ludos super la truo de aspido X; truo de talpo.
4 ⛷ Ĉiu el la kavoj, regule dismetitaj, en kiujn oni devas enĵeti pilkon: golfludo kun 18 truoj.
trua
1 Rilata al truo.
2 Truhava: truaj plandumoj, pantalonoj, ŝtrumpoj.
trui (tr) Fari truo(j)n en io: trui paperon B; robo truita de tineoj; flago truita de kugloj; trui bileton (kontrolinte ĝin).
truado. Ago de iu, kiu truas.
trueto. Malgranda truo: estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio N.
truetaro. Serio da truetoj maŝinfaritaj en paperfolio, por plifaciligi la disigon de parto el ĝi, ekz. de poŝtmarkoj.
truilo
1 Aparato en formo de pinĉilo por trui la fervojajn k.a. biletojn.
2 Aparato servanta por trui paperfolion, por povi enigi ĝin en dosierujon.
3 ☇ 💻 Aparato, regata aŭ per klavaro aŭ de elektronika signalo, por trui trubendon aŭ trukartojn: bendotruilo; kartotruilo.
truhava. Prezentanta truo(j)n: truhavaj putoj X.
eltruigi Ⓣ Fabriki longforman objekton (relon, tubon, stangon ks), prempuŝante moligitan materialon tra truo, kies formo estas la sekco de la celata objekto.
aertruo
1 Truo, tra kiu oni povas aerumi ĉambron, internon de maŝino ks.
2 ✈ Atmosfera malsuprenira fluo, kiu abrupte, sed mallonge, nuligas la portancon de aviadilo.
bombotruo. Truo, lasita de la eksplodo de bombo.
bortruo. Truo, kiun oni boras por tie eksplodigi pulvon ks (ekz. en mino).
braktruo. Ĉiu el la aperturoj en vesto, tra kiuj oni trapasigas la brakojn.
butontruo. Truo, trakudrita en vesto, por en ĝin enigi butonon: la butontruo estas eluzita k la butono libere eliĝadas; oni tuj donas al vi la Vladimiran ordenon en la butontruon Z; (f) vi forpelus la Aŭstrojn tra butontruo Z.
celtruo. En aparato, truo, tra kiu devas pasi la rigardo de la celanto.
homtruo. Ĉe kaldrono de vapormaŝino, truo, per kiu homo povas penetri en ĝin, por viziti k ripari la internon.
koltruo. La aperturo en robo, ponĉo ks, kiun trapasas kapo, kiam oni surmetas la veston.
laĉtruo. Preparita truo, ordinare fortikigita per ringeto, tra kiu oni pasigas laĉon.
linitrui. Fari linion da truoj, truetaron.
naztruo Vd nazo.
oleotruo. Truo en maŝino, por enigi ŝmiraĵon, lubrikaĵon en ĝin.
paftruo. Embrazuro 2.
pugtruo (fm) Anuso.
sontruo. Truo, aranĝita por ebligi la eligadon de sonoj: la vento bruas tra aperturoj k sontruoj Z (de la preĝeja turo); la sontruoj de gitaro, violono.
spirtruo
1 Natura aperturo, tra kiu iaj bestoj aŭ vegetaĵoj spiradas: spirtruo de heliko; mikroskopaj spirtruoj de vegetaĵoj. ☞ lenticelo, nazo, stomo, stigmato, stigmo, ŝpructruo.
2 Ⓣ Aperturo en dommuro, tunelo ks, por enlasi aeron.
ŝpructruo ♉ Spirtruo de iaj marbestoj, tra kiu dum elspiro akvo ŝprucas: ŝpructruo de cetacoj.
ŝutotruo ♜ En Mezepokaj fortikaĵoj, truo, aranĝita en la planko malantaŭ la kreneloj k ebliganta fallasi ŝtonojn, varman oleon ks sur la sieĝantojn.
vermotruo. Truo, borita de vermo en ligno: vermotrua nukso Z.
vojtruo. Truo en vojo.