← Reen al T

PIV · 16081

★trov/i

trov/i (tr)
Ekvidi, trafi tion, kion oni serĉas: mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos Z; kiu bati deziras, trovas bastonon Z; en somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj Z; kie oni trovas tiun artiklon?; eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto Z; trovi la vojon al la kaŝejo; trovi taŭgan lokon por pikniki, kampadi; la unua demando estas trovi la monon necesan; trovi azilon, rifuĝejon Z; (f) trovi novan procedon, la solvon de problemo; li ekkriis: «trovite! trovite! Oro!» Z; ĉu vi trovos garantiojn por tiu prunto?; mi ne povas trovi la tempon legi; morgaŭ vi eble okazon ne trovos Z; trovi la ĝustan esprimon; (abs) serĉu k vi trovos N.
Ekvidi fine iun, kiun oni volis renkonti: ili min serĉos, sed min ne trovos X; se vi ne trovos lin hejme, serĉu ĉe la drinkejoj; trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, ŝi baldaŭ mortis en angulo de arbaro Z; ili iris, k trovis Marian k Jozefon k la infaneton kuŝantan en la staltrogon; (f) akcianojn ni pli facile trovos, ol oferantojn Z; viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter ĉiuj mi tute ne trovis X; en tiu verko la pentristo vere trovis sin mem (sian veran personecon).
Hazarde ekvidi, unuafoje renkonti ion aŭ iun: eĉ blinda kokino povas trovi grajnon Z; trovinte pomon, mi ĝin manĝis Z; trovi trezoron, monujon sur la strato, forgesitan ombrelon; nenie semata, ĉie trovata Z; oni atendis verkiston, oni trovas homon; ŝi estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi Z; trovita infano; demandu la unuan trovitan! Z; trovis malbonulo malbonulon pli grandan Z; li trovis sian majstron (iun pli lertan); (analoge) ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton Z; tiu sistemo trovus multe da adeptoj Z; la domo ne trovis aĉetanton.
Eksperti ian senton, impreson; unuafoje travivi: tiuj, kiuj trovas plezuron en la malordo de la malboneco X; elmigris Jehuda […], sed ne trovis ripozon X; trovi la kuraĝon disiĝi de la amatino; trovi enuon en romano, en la kolektado de poŝtmarkoj; trovi la morton en akcidento.
Ricevi de iu alia ian sentan reagon: kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto Z; se mi trovis plaĉon en viaj okuloj X; vi trovos favoron k bonan opinion ĉe Dio k la homoj X; miaj projektoj trovis varman aprobon ĉe niaj amikoj Z; trovi ĉe iu pli da danko X; trovi ies simpation, indiferentecon; trovi bonan akcepton.
Ekrimarki, unuafoje konstati ies agon aŭ staton: sekve, se mi lin trovus kuŝanta kun mia edzino, li devus nur nei…? Z; ili ĉirkaŭis Danielon k trovis lin preĝanta X; mi trovis la domon forlasita k la pordon nefermita; kiam li vekiĝis, li trovis la hirundon forfluginta.
Opinii ion aŭ iun ia: trovi la frukton bongusta B; mi trovas la ideon ĝusta Z; li trovis ŝin tiel bela, ke li sammomente enamiĝis Z; ŝi trovis lin laŭ sia gusto Z; la komitato faros tiujn ŝanĝojn, kiujn ĝi trovos necesaj Z; oni trovas ebla, kion oni deziras Z; ĉu vi trovas ĝin konvena, ke juna virino restis la tutan tagon kun kelke da junaj viroj? Z; mi trovas superflue tie ĉi detale paroli pri tio Z; eble poste trovos mi utile ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton Z; la gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tio Z; ni trovis necesa doni la sekvantan klarigon Z; mi trovas bona konigi la miraklojn N; kiel vi trovas justa agi kun ni, tiel agu X.
Veni al la opinio, ke: se iu el vi trovas, ke ni devas fari ion aŭ alion Z; se la Societo poste iam trovos, ke mi kondukas la aferon ne bone Z; mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino X.
sin trovi
Konstati, eksenti, opinii, ke oni estas en tia situacio aŭ stato: kiam li vekiĝis, li trovis sin en karcero; ĉiufoje kiam ŝi rigardis sin en la spegulo, ŝi trovis sin tute ne malbela; li trovis sin sola k senhelpa; ili trovis sin en konstanta malpaco; (f) lia espero trovis sin trompita.
(f) Troviĝi: en la kaldrono sin trovas bolanta akvo Z; en tiu lando sin ne trovas montoj Z; liveru nur panon, manĝontoj sin trovos Z.
trovo
Ago de iu, kiu trovas: mi bone rekompencos la trovon de mia ringo; tiu elekto ne estis simpla netrovo de la bono, sed intenca faro Z.
Rezulto de tiu ago: ĉiuj grandaj ideoj k trovoj, kiujn prezentas diversaj reformistoj Z; anstataŭ kritike analizi siajn trovojn, li estas preta trompadi sin mem Z.
trovaĵo. Io trovita: alportu vian trovaĵon al la policejo.
trovebla. Tia, ke oni povas lin/ŝin/ĝin trovi.
troviĝi. Esti trovebla en iu loko, ekzisti ie: ĉu inter la Parizaj amikoj ne troviĝos iu, kiu volos […] ? Z; tiu floro troviĝas nur en Alpoj; ĝiaj loĝantoj nun troviĝis ja en lando norda, sed devis baldaŭ reveni Z; ĉar ne tiel baldaŭ ankoraŭ troviĝos persono, kiu volus k povus min anstataŭi Z; en ĉiu objekto troviĝas difekto Z; eĉ sur la suno troviĝas makulo Z; troviĝas bonaj homoj en la mondo Z; (f) eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino Z.
troviĝo. Stato de iu, io trovita: estas necese, ke ĝis la troviĝo de tia persono mi daŭrigu mem Z;
trovito, trovitulo Z Forlasita infano.
trovitejo (ark.) Vartejo por forlasitaj infanoj.
eltrovi
Trovi ion, iun nekonatan: sur insulo […] oni okaze eltrovis novan nutran kreskaĵon Z; en tio ĉi kuŝas io supernatura, se nur la filozofio povus tion ĉi eltrovi Z; al li restus jam nenio, ol eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Z; oni eltrovis la ornitorinkon nur en la 18a jc. inventi, malkovri.
Trovi ion, iun kaŝitan: Hetmano! ili eltrovis niajn postesignojn! Z; tio estis la plej juna el la fratoj, kiu fine eltrovis la fratinon Z (en malliberejo); fine mi ŝin eltrovis tra kaŝita krado en la palaco Z. retrovi.
Elpensi, krei ion novan, ankoraŭ ne konatan en la scienco, tekniko ks: eltrovu do rimedon por forkuri Z; li pensis ke li eltrovis la arton fari oron Z; li penis eltrovi la lumon, kiu povus priradii la problemon Z; fine la saĝuloj eltrovis, ke […] Z.; la eltrovinto de la forto de la vaporo Z. inventi.
eltrovo
Ago de iu, kiu eltrovas: li gratulis min pro la eltrovo de mia senkulpeco Z; la samtempuloj de la eltrovo de Ameriko Z; la eltrovo de la skribo.
Tio, kion oni eltrovas: ĝi faris la saman vojaĝon k eltrovon Z; mi faris eltrovon, la plej grandan de post jarcentoj! Z; li komunikis sian eltrovon al sia najbaro Z.
retrovi. Trovi ion, kion oni jam posedis k perdis: kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas Z; retrovi perditan braceleton; retrovi la sanon, la trankvilon; la perditan tempon oni ne povas retrovi.
bontrovo. Libera, neinfluata opinio, ĉu io estas bona aŭ ne: mi nenion konsilas al vi, agu laŭ via bontrovo B; lin enŝlosu ie laŭ bontrovo de via alta saĝo Z; faru ian ŝanĝon laŭ mia propra bontrovo Z; mi lasas tion al via bontrovo Z.